Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
30-08-2010

Vizitoj: 1942896
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni
Bonvenon ĉe la paĝaro de edukado.net!
 

 

 

  

La aktualajn anoncojn kaj plej freŝajn komunikaĵojn bonvolu serĉi en la paĝo de la

 

ANONCOJ.

 

 

 
Baldaŭ venos la nova retejo!!! 

Ni kun ĝojo informas vin ke post kelkaj semajnoj, ankoraŭ en septembro, ni lanĉos nian novan paĝaron. Ĝi ne estos tutpreta je la lanĉo, sed funkcios pli bone kaj servos vin pli efike ol la nuna, jam ne plu redaktebla kaj mastrumebla retejo.

La redaktoro kaj la ĉefprogramisto Jevgenij Gaus esperas, ke la nova aspekto, la modernaj kaj utilaj servoj kontentigos vin kaj ĉiu membro ĝuos la laboron en la nova retejo.

Ni dankas vin pro viaj subteno kaj pacienco kaj petas vin doni al ni ankoraŭ iom da tempo, por ke en la sekvaj monatoj ni atingu la plenan funkcion kaj ni povu fieri pri la plej riĉa kaj moderna Esperanto-retejo, kiu ne povintus ekesti sen la malavara subteno de siaj membroj.

Redankon al ĉiuj, kiuj helpis. Katalin Kovats, redaktoro 

 

 

 Karaj instruistoj kaj lernantoj,
En movado, kia estas ankaŭ la nia, instruado kaj lernado de la lingvo estas kerna agado por la evoluo de la ideo. Tial ni prezentas al vi edukado.net, servon kiu kreiĝis por subteni la instruadon kaj lernadon de Esperanto. La paĝaro post pli ol trijara funkciado en somero 2005 aperas en tutnova formo kaj kun multaj novaj funkcioj kaj ebloj. Ni esperas, ke vi ŝatos la pliriĉiĝintan paĝaron kaj niaj servoj utilos por vi. Vian opinion vi povas esprimi en diversaj partoj de la retejo, ĝeneralajn rimarkojn bonvolu esprimi en la Gastlibro.

Se vi renkontas misfunkciadon aŭ eraron – kio bedaŭrinde eblas ĉe tutnova programo – bonvolu indiki la problemon en la sekcio Mi rimarkis, ke.... Ni klopodos forigi la problemon. Antaŭdankon por viaj helpo kaj kontribuo. Bonan studadon deziras al vi la redaktoro

Servo por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto

 
Prezento de la sekcioj 

Prezento de la sekcioj   

 

Katalogo

Unu el la plej vaste ellaboritaj kaj daŭre riĉigota servo estas la KATALOGO de la lerniloj. Per ĝi eblas serĉi lernilojn, ricevi priskribon de ties enhavo kaj aspekto. Vi povas legi ankaŭ nian recenzon kaj tiujn de la uzantoj de la retpaĝaro. Por ke tiu parto estu pli riĉa ankaŭ vi povas kontribui per via opinio ĉe la konkretaj lerniloj.
Se mankas lernilo, kiun vi proponas aldoni al la katalogo, sendu retmesaĝon pri tio al la redaktanto.
Ĉe la lerniloj troveblas informoj ankaŭ pri la vendeblo kaj tujaj ligoj al libroservoj. Iliaj vendokutimoj malsamas, bonvolu ĉiam legi la regularon de la vizitata libroservo.

 

Lerniloteko   - elŝuto nur por la membro

Ĉi tie eblas intersanĝi ekzercojn, testojn kaj stencilojn. En la kolekto nun troveblas pli ol 320 materialoj, diversaj laŭ niveloj, temoj kaj tipoj. Rapida plurfunkcia serĉilo helpas la uzanton trovi la taŭgan ekzercon. Vi povos ankaŭ alŝuti viajn dokumentojn al la datenbazo kaj elŝuti tiujn dokumentojn, kiujn aldonis aliaj instruistoj. La riĉeco de la teko dependas de tio, kiom vi, la uzantoj kontribuos. Ni esperas je ĉies helpo. Bonvolu ne forgesi per via opinio rekompensi la kolegojn por ilia laboro, doni utilajn konsilojn kaj realan taksadon pri la de vi elprovitaj materialoj. Dankon.

 

Monda Mozaiko

En tiu ĉi nova sekcio de la paĝaro vi trovos ĉiusemajne novajn tekstojn pri interesaj, kredeblaj aŭ malpli realaj okazintaĵoj en la mondo. Plurfoje ni aldonos diversajn ekzercojn kaj eventuale ankaŭ sondosieron. La tekstoj estos bone uzeblaj kaj por amuziĝo, kaj por enkondukaj varmigoj komence de kunvenoj kaj kursoj. La membroj povas mendi la mesaĝan sendadon de la tekstoj.  

 

 

 

 

Internaciaj Ekzamenoj

En tiu sekcio troviĝas la plej bazaj informoj kaj kalendaro pri la internaciaj ekzamenoj, organizitaj de ILEI kaj UEA. En la parto ‘ekzamenejo vi trovas ankaŭ malnovajn specimenojn de la ekzamensistemo. Bonan prepariĝon.

Legejo

En tiu sekcio ni disponigas artikolojn, studojn kaj eventuale diplomlaboraĵojn, koncerne metodikajn kaj lingvoinstruajn temojn. La Legejo celas esti reta arkivo de valoraj materialoj, utilaj por Esperanto-instruistoj kaj studantoj, esploristoj  de la historio de Esperanto-instruado.

La elŝuteblaj artikoloj troveblos aŭ tra ligiloj en aliaj hejmpaĝoj, aŭ en PDF-formato en la LEGEJO de nia paĝaro. La orientiĝon kaj la serĉadon helpos serĉfunkcioj laŭ aparte metita ajna vorto aŭ temvorto.

 

Retligiloj

Sub tiu ĉi rubriko ni kolektas la rete atingeblajn E-kursojn kaj aliajn utilajn ligilojn pere de kiuj vi povas trovi aliajn riĉajn fontojn en la reta mondo. Se vi volas riĉigi la liston, sendu retposton al la redaktanto.

 

Kursojalŝuto nur por membroj

Pri portempaj kursoj, kelksemajnaj Esperanto-edukaranĝoj ni diskonigas detalajn informojn en tiu ĉi sekcio. Krom la kutime anoncitaj detaloj, vi povas legi pri la uzotaj metodoj, lerniloj, cirkonstancoj, ekzamenebloj kaj rapidaj serĉfunkcioj  helpas vin trovi la por vi plej taŭgan aranĝon.

 

Koresponda Servo

Ni disponigas grupan kaj individuan korespondajn servojn, kie pere de la serĉfunkcioj vi povas rapide trovi la deziratajn korespondpartnerojn. La alŝuto de novaj anoncoj estas same senpaga kiel ankaŭ la trovo. 

 

 

 

POR KUNLABORI

 

E-lernejojregistriĝo nur por membroj

Ĉi tie ni ebligas registri la oficiale aprobitajn instituciajn Esperanto-kursojn kaj klasojn. Vi povas trovi detalajn informojn kaj ekhavi kontaktojn kun la koncernaj grugvidadntoj, klasoj. La sekcio tre utilas se vi per fidinda statistiko volas pledi por la instruado de la internacia lingvo

 

Anoncojanonceblo nur por membroj

Loko por edukcelaj anoncoj, kiuj legeblas al ĉiuj vizitantoj.

 

Metiejo -  nur por la membroj

Ateliero por niaj kolegoj kun la eblo el- kaj alŝuti dokumentojn, sonmaterialojn kaj fotojn, utilajn helpilojn kaj demonstrilojn por la instruista laboro. La sekcio enhavas diversajn diskuttemojn, konsilejon, celas fariĝi virtuala loko por faka kunlaboro.

 

Eduka Forumo - nur por la membroj

En la Forumo oni povas interŝanĝi ideojn, spertojn lasante mesaĝojn aŭ reagante al tiuj de la aliaj. Sub la komenca mesaĝo grupiĝas ĉiuj reagoj al ĝi, tio faciligas la orientiĝon kaj la sekvadon de konkretaj temoj kaj diskutoj.

 

Kursgvidantoj - anonceblo nur por membroj 

La sekcio enhavas liston de laborpretaj kolegoj, kiuj povas gvidi kursojn, akceptas invitojn.  

 

PRI edukado.net

 

Komunumo - Membriĝo

Ĉi tie vi povas aliĝi al la paĝara KOMUNUMO kaj kiel membro aboni diversajn senpagajn retmesaĝajn informojn. Esti membro rajtigas vin uzi ankaŭ tiujn servojn de la paĝaro, kiuj por la ne-membroj estas fermitaj.

 

Via profilo

La membroj havas la eblon krei sian profilon, kaj decidi kiuj informoj montriĝu sur ilia vizitkarto, aperanta ĉe la surpaĝaraj kontribuoj kaj lasoj de opinio.

 

Gastlibro

Salutoj, opinioj, sugestoj de niaj vizitantoj.

 

Informoj, Teknikaĵoj

Ĉi tie vi trovos informojn pri la efektivigantoj kaj subtenantoj de la paĝaro, helpon pri la oportuna uzo de la retejo.

 

Cirkulero – nur parte funkcias

En la cirkuleroj la redaktoro informas la KOMUNUMOn pri la atingaĵoj de la pasinta periodo. La arkivon de tiuj komunikoj vi povas relegi ĉi tie. La alŝuto de la malnovaj numeroj okazos en la sekvaj semajnoj.

 

Mi rimarkis, ke ...

Portempa sekcio, kie la redaktoro kaj la programistoj atendas viajn rimarkojn pri eroj, problemoj, misfunkciado kaj povas respondi ankaŭ je teknikaj demandoj.

 

 

NOVAJ PLANOJ

 

En 2005 la paĝaro estis komplete rekonstruita.

Kiel ĉiam, la  redaktanto volonte ricevos viajn komentojn kaj proponojn por kune konstrui nian paĝaron.

 

 

 

 

 servo por instruistoj kaj instruantoj

 

Funkciigita de ESF - Realigita de E-duKati - Programita de Hoppinger