| Anonco: | La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 10 jaroj. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Humphrey Tonkin, John Wells, Aleksander Melnikov kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Katalin Kováts, Zbigniew Galor kaj Blazio Vaha; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Maria Majerczak, Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Michael Farris kaj Bradio Moro.
La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI.
Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.
Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2008/2009 ĝis la 15-a de aŭgusto 2008. Pli frua anonco estas bonvena.
La unua sesio okazos inter la 13-17.09.2008.
Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston komence de la unua sesio. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank’al ESF (Esperanto Studies Foundation).
Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 500 EUR), reduktita 700 PLN (ĉ. 200 EUR) por B-landoj.
Ĉi-foje okazos ankaǔ festa interlingvistika simpozio kun riĉa programo okaze de la 10-jariĝo de la Studoj post la unua sesio (18-19a de septembro), al kiu ni invitas ĉiujn niajn gestudentojn kaj prelegantojn kaj interesiĝantojn. La septembra sesio estas kunligita kun la semajnfina kultura renkontiĝo ARKONES (19-21.09), same en Poznano, kiu |