| Anonco: | Ĉiuj eroj de la fama - ne nur porinfana - videokurso elŝuteblas nun en YouTube. La esperanta versio de la kurso jam delonge ne akireblas, kaj pro bankkrotoj kaj kopirajtaj problemoj oni ne volas/povas solvi la reeldonon. Ĉar ne vid(ig)ante la materialon ni malhavigus al la esperantistaro valoran kaj amuzan helpilon, nia redakcio decidis disvastigi la informojn pri la nuna videblo de la filmserio.
Jen la rekta ligo al la koncerna paĝo de la FILMEJO.
En la Katalogo vi povas ekhavi pliajn informojn pri MAZI.
Ankaŭ en la LERNILOTEKO troviĝas deko da materialoj pretigitaj por la instrukompleto.
En la METIEJO, danke al la laboro de nia kolegino Beatrice Allée, 36-leciona kursmaterialo kun lecionplanoj kaj klarigoj helpas tiujn, kiuj uzante MAZI ŝatus instrui Esperanton. |