| Anonco: | Ni informas vin ke nia paĝaro kun riĉaj programoj atendas vin dum UK. Okazos ne nur kursoj je du niveloj, sed ankaŭ granda forumo kun deko da standoj, kie niaj membroj povas renkontiĝi kun specialistoj, vidi instrumaterialojn kaj helpilojn, ricevi konsilojn, eĉ gajni premiojn.
Vidu la pli detalan prezenton en la paĝo AKTUALAĴOJ.
Se vi jam certas pri via partopreno en unu de la aranĝoj, bv indiki tion antaŭe, menciante ankaŭ vian kongresnumeron.
Mankas ankoraŭ kelkaj helpantoj, do ankaŭ sinanoncantojn ni atendas.
Ĝis la revido en Roterdamo! |