Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
06-09-2008

Vizitoj: 1083927
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2008-06-27 ĝis 2008-07-31
LANDO: Svedio
Loko: Stokholmo
Temo: Sukcesa kursofino en la Stokholma Universitato
Anoncanto: Sonja Petrović-Lundberg
X
sonja ikso.net
Anonco: Antaŭ kelkaj semajnoj finiĝis la Eo-kurso de la Stokholma universitato.
Entute estis kvar subkursoj:
1. "Enkonduko al Eo" (7,5 p) - instruis Sonja kaj Hokan Lundberg
2. "Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj" (7,5 p) - instruis Hartmut Traunmüller
3. "Profundiĝo en Eo" (11 p) - instruis Sonja
4. "Pri la kulturo k movado de Eo" (4 p) - instruis/gvidis Sonja
Jen kelkaj mallongaj informoj pri la kurso:
- El la 30 interesiĝantoj/aliĝintoj efektive nur 23 enskribiĝis (iuj forfalis pro tempomanko, aliaj pro mankantaj notoj).
- El la 23 studentoj kiuj enskribiĝis 13 sukcese trairis kaj la skriban kaj buŝan ekzamenon de la enkonduka kurso.
- Jen priskribo de la enkonduka kurso en la sveda: .
- La enkonduka kurso estis sendepende de la aliaj elektebla kaj sekvebla, kaj parto de la studentoj aliĝis nur al ĝi.
- La duan subkurson trairis 6 studentoj farante skriban ekzamenon.
- Tiuj 6 dum tiu ĉi semestro trairis la trian kaj kvaran subkurson.
- Fine de la tria subkurso la studentoj faris B1- kaj B2-nivelajn ekzamenojn de ILEI, ĉiuj sukcese.
- Dum la kvara subkurso la studentoj laboris memstare kaj verkis mallongajn laboraĵojn:
http://ikso.net/tmp/su/Esperantokulturo_en_la_reto.doc
http://ikso.net/tmp/su/Muziki_en_Esperanto.doc
http://ikso.net/tmp/su/Slango_universala.pdf
http://ikso.net/tmp/su/Esperanto_en_universitatoj.doc
(2 aliaj laboraĵoj ankoraŭ ne estas tute pretaj.)

Ĝenerale ni kontentas pri la kurso. La kombino de ĉeesta instruado, i.a. per ekzercoj/taskoj el edukado.net, malĉeesta instruado per "lernu!" kaj ekzamenado per MONDO kaj buŝa ekzameno sentiĝis tre bona.
Laŭplane la kurso okazos denove en 2009 se sufiĉe multaj aliĝos al ĝi.
Informe,
Sonja & Hokan
Kontaktadreso: