Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-10-2008

Vizitoj: 1108388
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Anoncoj
Anoncoj
 
< reen al la listo
Datoj: 2008-06-29 ĝis 2008-08-30
LANDO: Tutmonde
Loko: Ĉie
Temo: Detektivu pri la krimo de Katrina
Anoncanto: Katalin Kovats
X
katalin ikso.net
Anonco: Mi informas vin, ke ĵus finpretiĝis ekzercaro, kiu paŝon post paŝo helpas kompreni kaj prilabori la legolibron Krimo de Katrina, verkita de Sten Johansson. Ĝi estas la unua libro de la Katrina-serio. Pri ĝi vi povas legi detale en nia KATALOGO.
La nun pretigita kajero enhavas po 4-5 variajn ekzercojn por ĉiu ĉapitro. Prilaborante la ekzercojn la legantoj povas spertiĝi pri la uzo de pluraj gravaj elementoj de baza gramatiko, kiel ekzemple akuzativo, pronomoj, prepozicioj, korelativa tabelo ks, kaj samtempe ekhavi geografiajn kaj historiajn konojn. Ne lastokaze ankaŭ tio gravas ke post legado kaj profunda kompreno de (eble la unua) legolibro en Esperanto oni pli multe kaj pli volonte legos aliajn librojn en la lernata lingvo.
La ekzercaro (pretigita baze de la dua eldono de la libro) uzeblas dumkurse kaj por individua lernado. Eblas peti ankaŭ la solvojn, kiuj helpas en la kontrolo de la taskoj.
La materialon mi multobligas nur je individua mendo.
En la libroservo de UEA aĉeteblos /mendeblos la libro mem verŝajne kontraŭ 9 eŭroj. Mendon vi povas sendi ankaŭ ĉe katalin(ĉe)ikso.net.

Jen eblo por vidi surekrane la unuan ĉapitron en PDF-formato.
Bonan legadon, Katalin Kováts
Kontaktadreso: