| Datoj: | 2008-07-11 ĝis 2008-10-01 |
| LANDO: | Tutmonde |
| Loko: | Ĉie |
| Temo: | Gvidlibro pri la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA |
| Anoncanto: |
Readaktoro
katalin  ikso.net
|
| Anonco: | Ni informas vin, ke estas elŝutebla la nova, reredaktita gvidlibro pri la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Ĝi estas utila informilo pri la ekzamenaj reguloj, postuloj kaj procezo.
En ĝi vi povas legi ankaŭ specimenojn (sen solvoj) kaj utilajn konsilojn por la prepariĝo.
La libro estos aĉetebla dum UK kaj ekde tiam mendebla rete ĉe la UEA-libroservo.
Nun ĝi jam elŝuteblas en la sekcio Internaciaj Ekzamenoj.
Jen vidu la sekvajn ekzamensesiojn.
Po la prepariĝo ne mistrafu konsulti la retajn specimenojn en la ekzamensekcio kaj serĉi malnovajn specimenojn en la Lerniloteko.
Bonan pretiĝon kaj sukcesan ekzameniĝon deziras al vi nia redakcio. |
| Kontaktadreso: | |
|