| Anonco: | En la Universitato de Amsterdamo okazas ĝuste nun (17-18 julio), antaŭ UK, kunveno de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. La labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro – inkluzive bibliotekajn intersanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.
La konferenco – subvenciata de ESF - okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas d-ro Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. D-ro Jansen gvidas konferencan laborgrupon pri studprogramoj, d-rino Sabine Fiedler gvidas laborgrupon pri administracio de programoj, kaj d-ro Ulrich Lins gvidas laborgrupon pri interŝanĝoj.
La celo de la kunveno estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon.
Mi, la redaktoro de edukado.net invitas la kolegojn akcepti nian retejon kiel ontan retan kunlaborejon por materialinterŝanĝo kaj kunlaboro.
|