| Anonco: | Ni kun granda ĝojo informas vin pri tio ke dum la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto, edukado.net prezentis sin dum la Movada Foiro kaj gvidis 16 paroligajn lecionojn je du niveloj, kiujn partoprenis plurcent kongresanoj. La 90-minuta aranĝo METIEJO allogis centon da homoj, kiuj kun intereso rigardis niajn instruilojn, dancis korelative, foliumis la elprintitajn materialojn de la Lerniloteko kaj Metiejo, renkontis niajn kunlaborantojn kaj la verkistojn Stano Marček, Dennis Keefe kaj Paul Gubbins, parolis kun gvidantoj de diversaj projektoj kaj partneraj organizaĵoj. Multaj vizitantoj kunprenis kelkajn el la ĉ. ducent senpagaj brokantaĵoj kaj aĉetis tombolon, dum kiu estis lotumitaj 25 libropremioj.
Dum la semajno estis disdonitaj 1000 pinĉiloj, kiujn multaj el la kongresanoj surhavis kaj espereble laŭcele uzis.
Nia retejo estis rimarkeble ĉeesta dum la kongreso, kies ferma ceremonio portis al ni grandan surprizon.
Edukado.net ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.
La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts, redaktoro de la retejo, antaŭ milo da esperantistoj. La prestiĝa rekono de la plurjara agado espereble gvidos al fruktodona partneriĝo de la retejo kaj UEA.
Feliĉe pro la rekono kaj gratule al nia „frata” retejo lernu! (kiu ricevis la saman diplomon pro sia agado) ni deziras al vi ĉiuj bonajn somerajn feriojn.
Katalin Kováts, redaktoro
Retejo kaj kuriero de la UK videblas ĉi tie.
Ps. Ni atendas kaj publikigos fotojn, senditajn de la ĉeestintoj, ja dumlabore ni mem ne povis foti.
|