| Anonco: | Ni kun ĝojo informas vin pri tio, ke nia partnero BRAZILEI aperigis la novan numeron de sia altkvalita kaj tre utila informkajero.
Ĝi estas abunde farĉita per buntaj artikoloj, inter kiuj la tria kaj lasta parto de la speciala artikolo pri valoro de bildliterturo en lernoĉambro, kaj la intervjuo kun la lingvisto Emerson Werneck pri neologismo. (Kelkajn artikolojn el la antaŭaj numeroj vi povas legi en nia LEGEJO. La poŝformata, bele redaktita revueto estas jam de du jaroj utila kaj riĉa helpilo al praktikantaj instruantoj de Esperanto, ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. La enhavo de la diversaj rubrikoj liveras valorajn materialojn kaj informojn en formo de intervjuo, metodikaj artikoloj, tradukkonkurso, leksika ekzercilo, movadaj informoj, ludoj, reklamoj ktp.
PDF-versio de la lasta numero de Brazilei estas senpage elŝutebla. Elŝutu ĝin kaj legu ĉi tie!
Interesatoj por ricevi presitan version de la revuo povas fari tion per aliĝo al la Sekcio aŭ per aparta abono.
|