| Anonco: | En Roterdamo dum la 93 Universala Kongreso de Esperanto okazis trejnado de ekzamenontoj de la novtipa ekzamensistemo, ellaborita laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro en niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemon funkciigos la hungara Ŝtata Lingvoekzamencentro (ITK www.itk.hu) en Budapeŝto kunlabore kun UEA. La akreditigo de la sistemo fare de hungara ŝtata instanco kaj de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ALTE), okazas en la dua parto de 2008. La novtipaj ekzamenoj povos ekfunkcii fine de 2008.
Por ke la ekzamenoj estu organizeblaj ne nur en Budapeŝto (kie jam en printempo okazis la unua ŝtupo de trejnado de 6 hungariaj ekzamenontoj) necesis trejni anojn de internacia ekzamenkomisiono. La trejnadon gvidis Zsofia Korody (Germanio), rajtigita ekzamenanto de ITK, estrarano de ILEI, kaj kontribuis al ĝi direktorino Gaborjan Katalin kaj vicdirektoro Laszlo Szabo flanke de la budapeŝta instituto ITK. En la dua ŝtupo de la trejnado de Esperanto-ekzamenontoj partoprenis 7 kandidatoj, lingvistoj kun pedagogiaj spertoj: Probal Dasgupta (Barato), la prezidanto de UEA; Renato Corsetti (Italio), eksprezidanto de UEA; Katalin Kovats (Nederlando), redaktoro de www.edukado.net kaj gvidanto de la Referenckadra projekto; Roel Haveman (Nederlando), tradukinto de la Komuna Eŭropa Referenckadro; Ilona Koutny (Pollando), gvidanto de la Interlingvistika fako en la Universitato de Adam Mickievicz, Poznan; Monika Molnar (Svislando), estrarano de la Ekzamena Komsiono de UEA/ILEI; Angela Tellier (Britio), gvidanto de la projekto Lingvolanĉilo, Paulo Nascentes (Brazilo), eksvicprezidanto de BEL. Kadre de la trejnado la partoprenantoj informiĝis pri la agado de la hungara ekzamencentro, pluprofundigis siajn sciojn pri la nova Esperanto-ekzamensistemo kaj pri la nivelpriskriboj de la Referenckadro, solvis praktikajn taskojn, spektis kaj prijuĝis filmitajn ekzamensituaciojn. La ĉeestan trejnadon sekvos ankoraŭ reta pluperfektigo kun la celo formi plurajn kompetentajn komisionojn por la ontaj sesioj de la novtipaj ekzamenoj.
|