Klarigo

 

La bolonja sistemo estas disvastiĝinta en eŭropaj universitatoj, ĝi difinas la studojn en 3 sinsekvaj etapoj:

  1. Bazaj studoj (3-4 jaroj) kun diplomo licencia / bakalaŭra
  2. Majstraj studoj (2-3 jaroj) kun diplomo magistra / majstra
  3. Doktoraj studoj (3-4 jaroj) kun doktora diplomo.
  4. Habilitiga diplomo ekzistas nur en kelkaj landoj

Postdiplomaj studoj rezultiĝas en postdiplomaj diplomoj sen aldona titolo.

Por atingi tiujn ĉi diplomojn la studentoj devas pretigi diplomlaboraĵon, oni parolas ankaŭ pri doktora kaj habilitiga disertaĵoj.

Ĉe AIS akireblas bakalaŭra, magistra kaj doktora diplomoj. La landaj sistemoj diferencas, sed iusence ekzistas la 3-etapa sistemo.
 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.