Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Espéranto : L'idée interne dans ses origines et quelques-unes de ses expressions et manifestations (aide ou obstacle à la diffusion de la langue ?)
Resumo:Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro.
La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio.
Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo]
Aŭtoro:LAVARENNE, Christian
Lingvo(j): franca
Traduko de la titolo:Esperanto : La interna ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj (ĉu helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo ?)
Klasifiko: Historio de Esperanto-Movado
Jaro:2012
Amplekso:1000 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversité Paris 13 - Sorbonne Paris Cité
SekcioFLSHS, histoire
LandoFrancujo
Adreso99, avenue Jean-Baptiste Clément, FR - 93430 Villetaneuse
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Profesoro Jean-Claude Lescure
Precizigo:doktora, PhD
Loko de publikigo:nura resumo en nur la franca kaj la angla cxe : http://www.theses.fr/2012PA131007
Kontakteblo kun la verkinto:Christian Lavarenne
FR-23430 Saint-Pierre-Chérignat
chlavarenne@gmail.com
tel. : 05 55 54 90 88
Fonto de la informo:la aŭtoro mem
Ŝlosilvortoj:"Espéranto (langue artificielle) Histoire" (E-Historio), "Langues artificielles" (artefaritaj lingvoj), "Communication interculturelle" (internacia komunikado), Interna ideo, Zamenhofologio
Rimarkoj:Ĵurio : Profesoro Loïc Vadelorge (Prezidanto)
Profesoro Eric Vial
Profesoro Renato Corsetti
Profesoro Jean-Claude Lescure
Takso : "Très honorable avec les félicitations du jury" (kiel eble plej alta takso en la franca universitato)
La ekzakta nombro de paĝoj fakte estas : 1687 + lxiii p. (en 6 volumoj)
Kreodato:2016-07-06 14:11:12
Lasta redakto:2016-07-06 14:22:40
Aldoninto:Christian Lavarenne
Montroj:7612
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro.
La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio.
Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo]

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
chlavarenne je 2016-07-29 15:08:34

Por eviti senutilajn demandojn, mi precizigas ke, ĝis nun, ĝi estas konsultebla nur ĉe la biblioteko de la universitato (papera versio). Estis provoj eldoni ĝin, sed proponoj (novaj aŭ renovigitaj) estas daŭre bonvenaj !
Christian

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.