Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↑
61

La valoro de Esperanto kiel ilo por pli bona kompreno de la anglaj gramatika strukturo kaj uzado

En mia projekto mi planis instrui angle kaj Esperante pri la rekono kaj uzado de la substantivo, la verbo kaj la adjektivo. Mi planis la Esperanto-lecionojn koincidigi kun la angla gramatika teksto. Kiam la studentoj lernis Esperanton, mi esperis fortigi la komprenon kaj lertecon de ilia kono de la angla (la kvina grado de la elementa lernejo). Tamen, la program-postuloj metis kelkajn limigojn al mia projekto en tempo kaj metodoj kaj mi ne estas kontenta pri la rezultoj. Mi bezonis pli da tempo kaj pli da libero por efektivigi miajn planojn kaj objektojn. Mia konsilinto preferis emfazigi la anglan anstataŭ Esperanton . Do, la projekto ne donis rezultojn, kiujn mi planis kaj esperis. Tamen kelkaj personoj lernis iom da Esperanto kaj eble iam ili revenos al ĝia studado.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

WHITEHURST, Lucile E.1977US - Usono2014-07-06 14:37:54
62

Latinidaj elementoj en la Internacia Lingvo

En la verko estas analizitaj vortaraj kaj gramatikaj elementoj de Esperanto, kiuj fontas el latinidaj lingvoj (mortaj aŭ vivantaj).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

ZLOTNIKOVA, Vera1964SU - Sovetunio2014-07-06 14:36:05
63

Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligo

Internacia lingvo kaj scienco

WÜSTER, Eugen1931DE - Germanujo2014-07-06 14:35:17
64

Kompara studo de la morfologiaj kategorioj de la franca kaj Esperanto: privilegia ilo de internacia komunikado

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

ADANOU, Efoé1991TG - Togo2014-07-06 14:34:12
65

Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al Esperanto

La habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo).

Interlingvistiko

BLANKE, Detlev1985DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:40:25
66

Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvo

La disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BLANKE, Detlev1976DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:12:24
67

Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj

La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon. Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.

Alia

BAVANT, Marc2014NL - Nederlando2014-04-21 14:06:47
68

Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?

Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21 Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto. La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo. Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21. La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KIRF, Sebastian2005DE - Germanujo2014-04-01 22:24:24
69

La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.

La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo.

Interlingvistiko

DEMONTY, Marc1978BE - Belgujo2014-02-20 15:12:00
70

Esperanto-bibliotekoj en la mondo

La aŭtoro priskribas elektitajn Esperantajn bibliotekojn (ŝtatajn, asociajn kaj privatajn) en la mondo kaj sur tiu ĉi fono ŝi klopodas montri la staton de polaj bibliotekoj enhavantaj Esperanatajn eldonaĵojn. En la studo estas prezentitaj la plej gravaj kaj grandaj Esperantaj bibliotekoj, ilia historio kaj aktuala stato kaj ankaŭ laboroj sur la propaganda-informa kampo. Por la Esperanto-libraro estas grave, ĉu ĝin prizorgas profesia bibliotekisto, ĉu ĝi posedas katalogon, ĉu eblas pruntepreni librojn, ktp. La analizo koncernas precipe eŭropajn librarojn, ĉar la aŭtoron ne atingis informoj pri ekstereŭropaj bibliotekoj. La entreprenita analizo baziĝas ĉefe sur fontoj ricevintaj de diversaj lokoj (korespondado, statutoj, enketoj, opinioj de bibliotekestraroj).

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

WORSZTYNOWICZ, Eleonora1984PL - Pollando2013-06-27 20:39:04
1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.