Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Vortaro de Esperanto
Subtitolo:Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst
Verkinto(j): Kabe
Bernhard Pabst (komentoj)
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Enkonduko
La „Vortaro de Esperanto“ de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.
Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita sur la dorso de la titolpaĝo.
Pli frua „unua provo de vortaro pure internacia“ de Paul Berthelot (1881-1910) restis torso „pro malsaniĝo“. Ĝi aperis en la de li fondita periodaĵo „Esperanto“ en 1905, sed atingis nur la kapvorton „debito“ (n-roj, 2-3, 6-8, 10-12).
Berlino, en Decembro 2013 Bernhard Pabst

Publikigita en edukado.net kun la permeso de Bernhard Pabst
Eldonloko:Berlino
Eldonjaro:2013
Paĝnombro:208
Kreodato:2015-04-16 23:15:55
Lasta redakto:2017-03-16 12:40:10
Montroj:17813
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 196; Viaj elŝutoj: 0

Kabe - vortaro PDF - nova versio de 2016  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 52
Kreodato: 2018-10-23 12:30:22

Kabe - vortaro PDF  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 144
Kreodato: 2015-04-16 23:16:43

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
kristof je 2018-10-23 02:24:57   

Gravega historia kaj lingva verko. Dankon pro disponigi ĝin al ĉiuj!

5.
jadowei je 2018-09-16 08:47:38

koran dankon

4.
rando je 2018-05-01 01:06:33   

La tria eldona estas elŝutebla ĉe: http://esperanto-akademio.wikispaces.com/file/view/BK%20VII-Kabe-20160801.pdf/588598430/BK%20VII-Kabe-20160801.pdf

3.
kolombisto je 2015-04-19 18:07:22   

Danko por la eblo elŝuti la historian dokumenton de KABE, al edukado.net kaj ankaŭ al Bernardo.

2.
autuno je 2015-04-18 02:10:50   

Valorega dokumento. Dankon.

1.
leandro_abrahao je 2015-04-17 16:15:58   

Vera donaco! Koran dankon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.