Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Ekparolu! - Trejnado de geonkloj
Subtitolo:Prelego dum Kleriga Lundo (Nitro) kune kun la filmitaj dialogoj
Verkinto(j): Katalin Kovats
Kategorio:Prelegoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Ekparolu! estas nova iniciato de la porinstrusita paĝaro www.edukado.net.
La celo de la projekto estas doni paroleblon por la ĵuslernintoj de Esperanto. Spertaj esperantistoj (geonkloj), speciale trejnitaj kaj ekipitaj de materialoj fare de edukado.net disponigas po 10 skajpajn konversaciajn lecionojn por tiuj komencintoj (genevoj), kiuj estas almenaŭ je nivelo A2 kaj sukcese trapasis la enirekzamenon de la projekto.
La ĉefa celgrupo estas ekzemple tiuj, kiuj finis la arbon de DUOLINGO kaj volas ekzerci sin pri parolado. La onkla aŭ onklina agado ebligas al esperantistoj el sia hejmo partopreni en la klerigado de novaj esperantistoj, esti utilaj, krei kontaktojn.
Dum la 101a Universala Kongreso en Nitro (2016) Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj organizanto de la projekto, gvidis trejnadon por la ĉeestantoj de la Kleriga Lundo pri la projekto, kaj kun sia edzo, Sylvain Lelarge, okazigis praktikajn konversaciajn situaciojn por ke la ĉeestantoj spertiĝu pri la projektolaboro kaj povu fariĝi onkloj kaj onklinoj.

La prezentaĵo estas la skemo de la prelego kaj en ĝi estas ligoj al la filmitaj dialogoj en YouTube.
Komentoj bonvenas.
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2016
Kreodato:2016-08-04 03:01:55
Lasta redakto:2017-01-01 22:28:10
Montroj:8561
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 205; Viaj elŝutoj: 0

Ekparolu - Trejnado de Geonkloj kun filmligoj
Elŝutoj sume: 45
Kreodato: 2016-10-03 11:48:54

Ekparolu - Trejnado de Geonkloj
Elŝutoj sume: 160
Kreodato: 2016-08-04 03:03:16

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.88; | Aldoni propran opinion

8.
muraena je 2016-12-04 18:15:04   

La filmoj ja repagas atentan spektadon. Mia unua reago estis demandi al mi mem, kiom ofte mi mem faras tiajn erarojn en mia laboro kun progresantoj.

7.
Forigita uzanto je 2016-10-05 12:54:21   

Mi spektis ĉiujn filmojn, pro kiuj mi gratulas vin ambaŭ.
Estas tre bona maniero en la unuaj tri, kiel ne fari
paroligan sesion. La kvara filmo montras la bonan
modelon, kiel fari paroligan sesion. Krom gratulo,
ankaŭ dankon pro la bonegaj filmoj.

6.
jefke je 2016-09-02 16:19:28   

Kiel kutime, mi miras la pedagogian traktadon de la Katalin/Sylvain teamo kaj certe la pretecon de Monika, kiu ĉiam helpas zorge. Mi ne kapablis ĉeesti la lecionon dum la UK, sed dank'al tiu prezentado mi ne perdis tiun okazaĵon. DANKON.

5.
Jeromo je 2016-08-10 14:23:00   

Bedaŭrinde mankas la klarigo pri la signifo de "petas" en la franca :-)

4.
vmel je 2016-08-04 15:38:19   

Mi spektis tion kvazaŭ bonegan komedion. Nu kaj certe, la filmetoj ne nur ridigas, sed ankaŭ pensigas. Sylvain estas bonega aktoro - eble nur francoj tion kapablas...

3.
Patrick75 je 2016-08-04 10:33:52   

Simpatia aktorado kaj instruigaj filmetoj por eviti fiaskigi la paroladon kun lernanto.

2.
galo50 je 2016-08-04 04:33:05   

Koran dankon pro la filmoj kaj prezentaĵo al Katalin kaj Sylvain! Mi multe ridis spektante la videojn, mi bedaŭras ke mi ne povis mem ĉeesti

1.
Sylvain je 2016-08-04 03:37:37   

Gratulon pro la tutnokta laboro, kara. Mi mem ridegas spektante niajn klaŭnaĵojn. La mesaĝo estas klara, la formo tre amuza.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.