Filmejo

Al la komenco

Titolo:The ethics of Esperanto
Temo:perspektivoj de Esperanto,
Kategorio:movado, prelego
Aŭtoro(j): FETTES, Mark
KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): FETTES, Mark
Daŭro:32m31s
Priskribo:"La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo."

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Waasenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlinvgveco". Inter la diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo nomiĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo", kaj en la fino argumentis, ke la ĉefa propedeŭtika valoro de Esperanto estas ĝia kapablo stimuli kosmopolitan pensmanieron pri lingva diverseco kaj perlingva komunikado. En la aranĝo partoprenis ankaŭ tri aliaj esperantistoj: la ekonomikistoj Bengt-Arne Wickstrom kaj Michele Gazzola, kaj la redaktoro de edukado.net, Katalin Kováts.

Ni petis helpojn por la traduko de la prelegteksto, kaj Jonathan Cooper akceptis fari la unuan version de la traduko. Tiun ni nun piblikigis ĉe la Dosierujo. Se vi havas komenton pri ĝi aŭ volas plibonigi la tradukon, ni kaj la tradukinto bonvenigas vian proponon.
Kreodato:2013-10-19 14:58:11
Lasta redakto:2013-10-27 13:39:03
Montroj:20271
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Katalin je 2013-10-27 13:38:19

Eble vi memoras ke ni petis helpojn por la traduko de la prelegteksto, kaj Jonathan Cooper akceptis fari la unuan version de la traduko. Tiun ni nun piblikigis ĉe la Dosierujo http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=223 . Se vi havas komenton pri ĝi aŭ volas plibonigi la tradukon, ni kaj la tradukinto bonvenigas vian proponon.

3.
Forigita uzanto je 2013-10-27 12:44:15    

Ankaŭ interesas min havigi al mi la Esperantan tekston. Dankon por la atento, kiam ĝi estos publikigata!
Kore
Petro

2.
LiberaPonto je 2013-10-27 10:07:49

La etiko de Esperanto. Tio temo interesas min. Mi do atendas por legi la prelegon tradukita en Esperanton. Dankon.

1.
Petra je 2013-10-21 22:56:45    

Tre interesa, bonega prelego! Gratulojn!!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.