Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ekparolu-trejnado: Konversacio nr. 4
Temo:ŝatokupoj, hobioj, konversacioj, ekparolu
Kategorio:klerigo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats, teksto
Monika Molnar, filmado
Katalin Kovats, redaktado
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sylvain Lelarge
Daŭro:4m06s
Priskribo:Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge prezentas (mal)model-konversacion por klerigi la geonklojn de la projekto Ekparolu', organizata de www.edukado.net por parigi kaj paroligi spertajn esperantistojn (geonklojn) kaj komencintojn (genevojn). Se vi interesiĝas pri la projekto, kontaktu la redaktoron.
La filmero estis registrita dum la trejnado en UK, en Nitro (2016), en la programo Kleriga Lundo.

Jen la unua filmo

La prezentaĵon kun klarigoj vi trovas en la Dosierujo.
Kreodato:2016-08-04 02:29:50
Lasta redakto:2016-08-04 03:16:45
Montroj:17650
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
gbisaga je 2023-07-18 18:19:30    

4. Mi taksas tiun konversacion pli bona ol la aliaj. La demando pri la hobioj estis bona. Ŝi permesis lin paroli, kaj li parolis pli-malpli bone. (Mi ne certas ĉu li diris "promeni mian hundon" aŭ "promenigi mian hundon", sed se li fakte diris la unuan, estis bone ke ŝi ne korektis lin tuj). Kaj ŝi faris notojn kaj donas al li je la fino, kio estas bona. Sed ne necesis nomi ion "francaĵo", aŭ klarigi pri promeni kaj inter demandi/peti tra pli da demandoj. Laŭ mi tio farus ke la nevo sentu sin malpli komforta.

1.
ladislau je 2022-02-07 12:36:25

Tiu filmo montras konversacion kiu iras glate ĝis la apero de tiklaj punktoj.
Ŝajnaj amikoj de lingvouzantoj, ekzemple "peti" kaj "demandi".
Nevo demandas teon anstataŭ peti teon.
Geonklo devas koni tian miskomprenojn kaj delikate interveni.
Geonklo povos prepari ekzercojn por korekti tiun miskomprenojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.