Fotoalbumoj

Foto: Denove nedankitaj

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Denove nedankitaj (31 el 36)
Albumo: 100a UK en Lillo (2015)
Montroj: 1891
Kategorio: Eventoj - aranĝoj
Priskribo:
Edukado.net ankaŭ ĉi-jare okazigis kursojn en 16 lecionoj, kaj pluse 8 lecionojn da franca kurso, prizorgis la KER-ekzamenojn, prezentis grandan ekspozicion, kaj KK. prezentis plurajn prelegojn dum UK ... sed Katalin kaj Sylvain post plenlaborita semajno malĝoje forlasis la kongresejon.

Opinioj kaj komentoj (2)

1. Monika je 2015-08-17 21:13:41

Karaj Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge,
Vi estas elstaraj volontuloj, kiuj jam de pli ol 10 jaroj brile gvidas la paroligajn kursojn, kaj vi, Katalin la UEA-KER ekzamenojn, kiuj estas absolute propraj aferoj de UEA, pri kiuj ĝi devus plene zorgi, sed minimume danki tiujn, kiuj faras tion anstataŭ UEA...
Tio denove ne okazis! :(
Kvankam UEA denove forgesis danki vin pro la dumkongresaj laboregoj, mi faras tion elkore, mianome kaj nome de multaj aliaj, kiuj multe aprezas kaj alte taksas viajn laboron, kursojn, talenton.
Koran dankon al vi!!!
Amike, Monika

2. Forigita uzanto je 2015-08-28 06:21:06

Kiam homoj estas tre bezonataj kaj ĉiam ĉeestantaj, kiel Sylvain kaj vi, ili estas similaj al la aero, kiun ni spiras. Ni forgesas, ke ĝi ekzistas.
Kiu pensas danki al la aero, kiun ni spiras?
Ginette

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.