Fotoalbumoj

Foto: Profesoro Duncan Charters

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Profesoro Duncan Charters (67 el 83)
Albumo: Poznan - Grupo 2014 -2017
Montroj: 1349
Kategorio: Eventoj - aranĝoj

Opinioj kaj komentoj (1)

1. Katalin je 2017-02-19 17:48:25

Prof. Duncan Charters prelegas pri " Kie la fokuso: la materialo, la instruisto aŭ la lernanto?"
Ĝis la 21a jarcento, la tasko de modela instruisto ŝajnis esti unue elekti la plej kvalite taŭgajn materialojn pri sia fako por la instruotaj lernantoj. Poste klarigi ilin kiel eble plej lerte kaj eventuale amuze al la aŭskultantaj klasanoj. Laste kontroli per kursfina ekzameno ke la lernantoj enkapigis la plej gravajn sciojn laŭ la instruista interpreto. Tiu modelo en lingvoklasoj povis rezultigi intelektan komprenon sed malofte komunik-kapablon: lingvolernadon sed ne lingvoakiradon. Tamen eĉ por tradiciaj lernobjektoj, kiom vere lernis la lernantoj devigitaj sekvi tiun modelon, kaj kiom restis al ili de la lernitaĵoj en la posta vivo? Hodiaŭ oni parolas pri aŭtonomaj lernantoj kaj dumviva lernado, kaj abundas neĉeestaj kursoj. Ĉu la nova rolo de la instruisto estu pedagogo, gvidanto, mentoro? Kio estu la rolo de la lernanto? Kia estu efika simbiozo inter la materialo, la instruisto, kaj la lernanto, kaj kiel tio funkciu en la diversaj cirkonstancoj de la nuntempa lernado de Esperanto?

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.