Fotoalbumoj

Foto: Blazio Vaha

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Blazio Vaha (79 el 83)
Albumo: Poznan - Grupo 2014 -2017
Montroj: 1531
Kategorio: Eventoj - aranĝoj
Priskribo:
Balazs Wacha: Interlingvistiko por doktoriĝantoj Interlingvistiko estas unusemestra studobjekto en la branĉo interkultura lingvistiko, ĉe la Budapeŝta Universitato ELTE. – Oni traktas historion de lingvoidealoj, evoluon de priskribo de lingvistikaj kategorioj ĉe etnaj lingvoj, sekvojn de tia priskribo ĉe lingvoprojektoj, skizan historion de lingvoprojektoj, semiplanlingvoj kaj planlingvoj, tipologiojn de lingvoj kaj lingvoprojektoj, Fundamentan Gramatikon de Esperanto, ĉefajn aspektojn de la ĝisnuna evoluo de Esperanto kun komparo al historio de aliaj lingvoprojektoj. Oni komparas diversajn gradojn kaj manierojn de konscia influado al homaj lingvoj kaj aliaj singnosistemoj, inkluzive skribosistemojn kaj ortografiojn. Traktataj estas manieroj de interetna lingvouzado, kaj planado de konsisto, statuso, prestiĝo kaj alpropigado de lingvoj. – Iom simila studokbjekto ekzistas ankaŭ en la fako aplikata lingvistiko.

Opinioj kaj komentoj (0)

Mankas komentoj.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.