Fotoalbumoj

Foto: Poŝamiko en Nord-Koreio

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Poŝamiko en Nord-Koreio (18 el 18)
Albumo: Poŝamiko
Montroj: 1334
Kategorio: Lecionoj-instruhelpiloj
Priskribo:
François LO JACOMO en aprilo 2017 vojaĝis en Norda Koreio, kunpreninte kelkajn Esperantistajn donacojn, interalie plurajn ekzemplerojn de la poŝamiko. Unu el tiuj ĉi li donis al sia gvidantino, kiu tre interesiĝis, portis ĝin dum pluraj tagoj en sia poŝo, kaj per ĝi komencis efektive studi Esperanton. Dum la vespermanĝo, en la lasta tago (11a de aprilo), venis vicprezidanto de la nord-korea Asocio pri Franc-Korea Amikeco. La gvidantino montris al li la Poŝamiko, kaj li pristudis ĝin kun granda intereso. François sidis fronte al li kaj fotis. Sur la ĉi-kuna foto, videblas la koncerna vicprezidanto, kiu pristudas kun granda intereso la libreton Poŝamiko, kaj dekstre la gvidantino, kiu pruntedonis al li la libreton kaj aspektas tre kontenta pro lia interesiĝo.

Opinioj kaj komentoj (0)

Mankas komentoj.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.