Fotoalbumoj

Foto: Tri diplomitaj instruistoj de la ĉina lernejo en Taiyuan

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Tri diplomitaj instruistoj de la ĉina lernejo en Taiyuan (16 el 58)
Albumo: KER-diplomitoj
Montroj: 4744
Kategorio: KER-ekzamenoj
Priskribo:
WANG Nan, ZHANG Yating,LI Jinĝia. La nomo de ilia elementa lernejo estas Baiyangshujie Xiaoxue, ĝi situas en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, Ĉinio. Tiuj tri instruistinoj instruas Esperanton oficiale en la ĉina lernejo.

Opinioj kaj komentoj (32)

1. Miaohui je 2012-05-25 12:01:38

Gratulon al por la sukceso de junaj samideaninoj kaj ankaŭ de Jado, mia maljuna amiko! Tamen mi volas atentigi, ke tio estas bona komenco,sed ne fino. Post la diligenta praktikado vi certe pli progresos kaj sukcesos.

2. fejfi je 2012-05-25 12:03:06

Karulinoj,
ĝojego vidi vin denove almenaŭ surfote! Mi gratulas al vi, okaze de la sukcesa akiro de la KER-diplomoj, kaj ĉefe pro la ebleco oficiale instrui Esperanton al la infanoj en la lernejo! Mi deziras al vi ĉiuj nur ĉion plej bonan en viaj pluaj vivotagoj!
Momente mi estas en Esperanto-urbo, Herzberg am Harz en Germanio, la unua urbo, kiu en sia oficiala nomo portas la vorton Esperanto. Ĵus hodiaŭ finiĝas la 64-a internacia fervojista Esperanto kongreso, kiun partoprenis 162 partoprenintoj el 21 landoj (inkluzive de Ĉinio, s-ano Han Zuwu el Tianjin inter ili).
Mi staĝas ĉi tie dum 45 tagoj (merkredon mi jam reveturas hejmen), tio ĉi estis mia dua interesega travivaĵo dum ĉi jaro :-D
Ĉirkaŭbrakante kaj rememorante pri belegaj komunaj tagoj
Fejfi

3. Forigita uzanto je 2012-05-25 15:51:36

Elkore mi gratulas al vi, karaj samideanoj. (Serbujo)

4. tatjana je 2012-05-25 15:59:58

Korajn gratulojn okaze de via sukceso! Iom post iom Esperanto disvastiĝas! Frutodonan laboron al vi! (Ruslando)

5. petrolaverno je 2012-05-25 16:18:51

Mi gratulas la tri junulinoj, kiuj montras la vojon por disvastigi la internacian lingvon.
Pierre le Vern el Francio

6. Ranieri je 2012-05-25 17:01:35

Multe da gratuloj pro via sukcesa lernado. Kaj varmajn bondezirojn por daŭra, fruktodona instrua kariero ĝis la plej altaj niveloj en la ĉina instru-sistemo.
Ranieri el Italio

7. stelamiko je 2012-05-25 17:45:00

Karaj junaj koleginoj
Pro via sukcesa trapaso de la KER-ekzameno pri Esperanto mi varme gratulas kaj deziras al vi plenan sukceson en via laboro por kaj per la Internacia Lingvo. Mi mem estas pensiiĝinta dana popollerneja instruisto, kiu esperantistiĝis aŭtune 1953. Dum preskaŭ 20 jaroj mi estis membro de la Dana Esperanto-Ekzamena Komisiono; iom strange oni povas diri, ĉar mi mem neniam provis akiri atestilon pri miaj lingvaj scioj kaj kapabloj.
Mogens Rude Andersen el Danio

8. GrizaLeono je 2012-05-25 18:37:37

Karaj samideaninoj, mi kore gratulas vin pro la akiro de la diplomo, kaj mi deziras al vi plenan sukceson en viaj estontaj entreprenoj favoraj al nia kara lingvo. (el Belgio)

9. Forigita uzanto je 2012-05-25 18:40:15

Saluton !
Elkore mi salutas kaj gratulas vin, dezirante fruktodonan instruadon! Mi deziras multajn entuziasmajn gelernantoj al vi, kiuj povos iĝi eminentaj esperantistoj!!
Enikő Zengő Sereghy el Hungario

10. Katalin je 2012-05-25 18:47:06

Kompreneble ankaŭ mi aldoniĝas la la gratulanoj kaj petas al Nana, Yating, Ĵinĝia kaj Jado raporti al niaj legantoj en artikolo pri sia agado, situacio, kvanto de lernantoj, opinioj de la gepatroj kaj aliaj kolegoj kaj pri la planoj rilte al la projekto pri oficialigo de Eo. Bv. sendi la raporton al mia adreso por ke mi povu aperigi ĝin, DANKON! (Nederlando)

11. margaretha je 2012-05-25 18:58:20

Mirinde revidu vin en tiu bela cirkonstanco, pro kiu mi kore gratulas vin! Daŭrigu vian laboron, kaj mutege da infanoj plukos la rezulton. Mi gardas la seminarion en Hajku kiel memoraĵon gravuritan en mia koro, kaj ĝojis kunlabori kun vi. (El Belgio)

12. Grazina je 2012-05-25 20:19:29

Sukceson en instruado kaj gratulojn pro via ekzameniĝo!
Grazina de Litovio

13. gildamunoz je 2012-05-26 00:18:36

Gratulon pro via diplomo kaj via instruadlaboro kiuj kuraĝigas alian fari same. (el Meksiko)

14. Ricko je 2012-05-26 00:41:23

Karaj ĉarmaj instruistinoj en Taiyuan, mi tre ĝojas ke vi asukcesis la ekzamenon. Mi bone memoras viajn bonhumorajn karakterojn. Vi certe gvidos lernejanojn pli vigle kaj eltiros iliajn talentojn. Mi tre volas revidi viajn lernantojn!!! (Japanio)

15. avellar je 2012-05-26 01:34:07

Gratulon el Brazilo!
Mi tre feliĉas pri via laborado.

16. eiriarte je 2012-05-26 09:41:08

Koran gratulon el Hispanujo! Mi deziras al vi la plej belan sukceson!

17. ansardom je 2012-05-26 11:43:03

Gratulojn al la tri instruistinoj! Mi skribas el Kanariaj Insuloj. Mi deziras sendi al vi donace aŭdvidan specimenon de la esperanta kulturo per poŝta adreso. Bovolu sendi ĝin al mi. Dankon! (ansardom1@hotmail.com)

18. Myntsy je 2012-05-26 15:48:13

Gratulojn al vi tri sukcesintoj! Via tasko instrui esperanton al viaj gelernantoj estas malfacila, sed vi havas sinceran subtenon de tre fidela tutmonda esperantistaro. Ni kredas je via sukceso en via ĉiutaga laboro. Salutojn el Skandinavio,Finnlando, el Norda Eŭropo.

19. Monika je 2012-05-26 15:56:19

Varmajn gratulojn al vi tri pro la bela rezulto. Mi deziras al vi fruktodonan laboron kun la infanoj. Vi mem havis belan sukceson en Esperanto, ilia (tiu de la infanoj) dependas de vi. La laboro ne ĉiam estos nur belega aventuro, sed kiam vi havos antaŭ vi etulojn, kiuj bone elturniĝas pere de la nova lingvo, tio estos vera rekompenco por viaj klopodoj. Mi mem instruas Esperanton al infanoj en lernejo (6-16 jaraj), do kredu min, ke mi scias pri kio mi parolas. Havu belegajn travivaĵojn kun la infanoj dum via laboro!
Sincere salutas kaj ankoraŭfoje gratulas vin, Monika el Svislando

20. kijxote je 2012-05-26 17:09:27

Mi kore gratulas al la tri amikinoj pro la granda rezulto.
mi feliĉas pro la sukceso
Toni Hispanio

21. goberiko je 2012-05-27 11:42:40

Gratulojn al vi por la bela kaj esperplena rezulto! Mi bone memoras vin en la Esperanto-Insulo!
Federico, Italio

22. tijnaw je 2012-05-27 18:32:18

Korajn gratulojn el Maroko !

23. Vojacek je 2012-05-28 18:05:42

Mi gratulas vin el Ĉeĥio al sukcesa trapaso de KER ekzameno kaj al sukcesa instruado, kiu povas kontribui al oficialigo de instruado de Esperanto ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Eŭropa unio.

24. Ronaldeto je 2012-05-31 19:51:27

Gratulegon okaze de via sukceso rilate al la diplomo kaj multe da ĝojo kun kaj per Esperanto dum via instruado de nia komuna lingvo!

25. Petra je 2012-06-01 18:15:05

Korajn gratulojn! Fruktodonan laboron deziras al vi Petra el Argentino

26. annemarie38 je 2012-06-03 12:11:26

Mi gratulas vin. Mi instruas geinfanojn en Francio. Dankon por Esperanto!!! Anne-Marie

27. Arlette je 2012-06-03 19:43:18

Edmond kaj Arlette PLUTNIAK el Francio ĝojegas revidi vin kaj bone rememoras la longajn horojn , dum kiuj vi lernegis la lingvon sur la Esperanto-Insulo. Gratulon al via triopo pro via brila sukceso al la KER-ekzameno. Fruktodonan instruadon de Esperanto en via lernejo!
Plej amike

28. Ritinjo je 2012-06-06 21:11:14

Mi kore gratulas vin pro la sukcesa akiro de la KER-diplomo! Kaj deziras al vi sukceson dum la instruado de Esperanto al la infanoj.
Amike
Rita el Brazilo

29. Rovo je 2012-06-09 19:21:46

Karaj !
Mi tutkore gratulas al vi okaze de via sukceso al la KER-ekzameno, kaj deziras al vi, al viaj gelernantoj kal al via lernejestro agrablan, ĝojigan kaj fruktodonan laboron dank’ al la Internacia Lingvo Esperanto, la plej bona solvo por efika kaj justa komunikado mondskala.
Far(t)u bonege !

30. pauljuno je 2012-07-09 21:38:25

Ankaŭ min ĝojigas revidi vin! Mi gratulas al vi, kaj dankas al vi la laboron, kiun vi faris por akiri jenan sukceson kaj kiun vi faras, faros por eduki multajn novajn esperantistojn!
Paŭlo el Hungario

31. Henri je 2012-07-14 04:01:38

Sukcesan vojon al vi kaj gratulojn pro via elekto ! Henri el Francio

32. Forigita uzanto je 2014-12-08 15:54:09

Karaj belaj junulinoj! De revo al revo kaj ties realigo ni iras la vojon celitan.
Kaj via iniciato ne estas " guto malgranda" sed admirinda grava precedenco.
Ni zorgu kune ameme la infanaron de l´tuta homaro!..
Giuseppe kaj Ursula en Bona Espero, Brazilo

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.