Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko - Suplemento
Aŭtoro(j): SYMOENS, Edward
Eldonejo:UEA, Rotterdam, 1995.
ISBN:92 9017 049 2
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):cetero
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 3,60 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Tiu ĉi kajero de E. Symoens estas la daŭrigo de la eldonaĵo Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Bonvolu legi la detalan prezenton tie. La posta suplemento, eldonita en 1995, riĉigas la kolekton de la prezentoj je pliaj 70 laboraĵoj, parte kompletigantaj la liston de la jaroj antaŭ 1988, kaj kun dekoj da novaj ĝis 1994. La kajero entenas ankaŭ ĉapitron kun la korektoj de la eraroj kaj kompletigoj de la mankoj de la antaŭa libro.
La komencitan laboron ni trovas tre valora kaj nepre daŭrigenda, pro tio nia paĝaro nun lanĉas kampanjon por la katalogado de tiuj verkoj, serĉado de la ĝis nun ne listigitaj malnovaj studoj kaj ankaŭ de novaj disertaĵoj. Krom informi pri ili, ni lanĉis apartan sekcion DIPLOMLABORAĴOJ, kie estas al- kaj elŝuteblaj aŭ kompletaj laboraĵoj aŭ ekstraktoj, sed minimume prezentoj kaj resumoj de la verko. Krom informi pri ili, ni planas lanĉi apartan sekcion (krom tiu nuna en la LEGEJO), kie estos elŝuteblaj aŭ kompletaj laboraĵoj aŭ ekstraktoj, sed minimume resumoj de la verko. Ni petas al vi ĉiuj informi nin pri ĉiuspeca scienca studverko kaj helpi nin riĉigi la kolekton.
Kreodato:2009-01-30 22:06:40
Lasta redakto:2014-12-16 18:26:15
Montroj:23336
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.