Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Vojaĝo en Esperanto-lando (3a, reviziita eldono)
Subtitolo:Perfektiga kurso de Esperanto kaj

Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
Aŭtoro(j): KOLKER, Boris
Eldonejo:UEA, Rotterdam, 2005.
ISBN:92 9017 088 3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libro furoris dum la kongreso en Vilno (2005) kaj en la libroservo el ĝi estis venditaj la plej multe da ekzempelroj (96). La intereso estis granda, malgraŭ tio, ke fakte multaj samideanoj posedas (kaj espereble trastudis) la duan eldonaĵon. Nian opinion pri la enhavo kaj priskribon pri la strukturo de la libro bv. unue legi ĉe la dua eldono. En la suba prezento ni indikas nur la ŝanĝojn, kiuj estas faritaj por la tria reviziita eldono. Kio estas la diferencoj inter ili? - demandis ni la verkinton. Jen lia respondo: La bela dezajno de "Vojaĝo" estas konservita. La libro estas eĉ pli bela, ĉar ĝi aperis en pli granda formato, kun pli grandaj literoj kaj pli klaraj bildoj. Krome, aperis kelkaj novaj unikaj fotoj.Nur du malnoviĝintaj tekstoj estas forigitaj, kaj anstataŭ ili aperis fragmento el la interesega romano de Trevor Steele "Neniu ajn papilio" kaj teksto de kanto "En nia mondo - Valso de vojaĝantoj", verkita speciale por "Vojaĝo". Pro tio la dua kaj la tria eldonoj estas uzeblaj samtempe en la sama kurso.Estas faritaj tre multaj etaj modifoj (korektoj, aktualigoj, revortumoj kaj aldonaj informoj), ĉefe, en la Komentaroj kaj apudtekstaj babiloj. Tio ne estas tuj rimarkebla, ĉar aldonante kelkajn liniojn, mi forigis la saman kvanton da linioj en la sama aŭ apuda paĝo. Tiu kvazaŭ mikrokirurgia laboro ebligis konservi la dezajnon kaj eĉ havas bonan efikon, ĉar, kiel diris Ĉeĥov, koncizeco estas kunulo de talento.Estas aldonitaj koncizaj informoj pri tipoj de planlingvoj, fundamenteco-oficialeco, Oficialaj Aldonoj, agad-direktoj de UEA ktp. La teksto pri Interreto estas aktualigita kaj reverkita.Laŭ peto de multaj legantoj, en la tria eldono aperis indekso de nomoj, kio permesos facilan serĉon de informoj.Nur "Vojaĝo" donas prononcindikojn de multegaj nomoj de diverslandaj personoj, kiuj estis kontrolitaj kaj plimultigitaj por la tria eldono.Ĉio ĉi faros la trian eldonon de "Vojaĝo" pli bela, pli interesa, pli facile uzebla kaj pli utila.En nia mondo - kantoteksto (PDF-formato) el la libro de Vojaĝo kaj jen ankaŭ la melodio (aŭdebla per la programo Mediaplayer). INTERNACIA PERFEKTIGA KORESPONDA KURSO (IPKK) Sub la gvido de la verkinto oni povas sekvi korespondan kurson polecione, rete kaj paperpoŝte. La aŭtoro korektas la solvitajn taskojn kaj donas konsilojn. La unua leciono estas senpaga. La retadreso de la administranto: kolkers @ stratos.net (forigu la spacojn!).Detalojn kaj lecionspecimenojn serĉu ĉe www.lernu.net Interese estas ke la kurso aperis ankaŭ en la japana lingvo.
Recenzoj:Se vi scivolas ankoraŭ pri la libro kaj kurso, vi povas trovi multege da gravaj informoj, recenzoj kaj opinioj ĉe vikipedio.
Kreodato:2005-11-12 16:07:32
Lasta redakto:2011-02-07 15:16:29
Montroj:38507
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; Mezuma noto: 4.8; | Aldoni propran opinion

10.
vmel je 2017-11-21 12:01:30    

Mi simple aldonos tekston de mia recenzo, aperinta en "Beletra Almanako" n-ro 1, 2007.

Gvidlibro tra Esperantujo

Boris Kolker – Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono: UEA, Rotterdam 2005.

En la mondo abundegas diversaj elementaj lernolibroj de Esperanto, tamen post fino de elementa kurso la novulo ofte ne scias, kien moviĝi plu. Multaj perdiĝas senspure, se ne ricevas ĝustatempe konvenan helpon.

Do por eduki aktivajn kaj konsciajn esperantistojn treege gravas progresigaj lernolibroj. Ili fakte ne multas: oni povas rememori “La tutan Esperanton” de H.Seppik kaj “Paŝojn al plena posedo” de W.Auld... kaj en 1992 al ili unuafoje aldoniĝis “Vojaĝo en Esperanto-lando-” de Boris Kolker – elstara Esperanto-instruisto, kies baza lernolibro, famaj “Metodikaj ellaboraĵoj...”, estis multfoje reeldonita pirate-samizdate (ne pro neglekto de aŭtorrajtoj, sed pro tio ke en Sovetio ion similan ne eblis eldoni oficiale) kaj dum preskaŭ 30 jaroj restas konsiderata la plej bona lernolibro por ruslingvanoj. “Vojaĝo en Esperanto-lando” iĝis ties logika daŭrigo.

La publiko tuj aprezis tiun perfektigan kurson. La unua eldono disvendiĝis, sekvis la dua kaj la tria – jen evidenta pruvo, ke la libro estas ŝatata kaj bezonata. La tria eldono, aperinta jam sub aŭspicio de UEA, aspektas vere lukse, kompare kun la modesta unua, produktita en Moskvo, en malfacilaj kondiĉoj de ĵus disfalinta Sovetunio.

Kompare kun la menciitaj libroj de Seppik kaj Auld, “Vojaĝo...” estas pli atentokapta. Ĝi priskribas imagitan landon (fakte, lokojn iel ligitajn kun Esperanto en pluraj landoj), agadon de imagita E-klubo (tia, kia devus esti ideala klubo). Ĉiu el 26 lecionoj enhavas multajn komentojn, kreajn taskojn, ekzercojn (tute ne ŝablonajn kaj ne enuajn), demandaron-kvizon. Estas zorge selektitaj fragmentoj el Esperanto-literaturo – proza kaj poezia, klasika kaj moderna, de plej diversaj ĝenroj. Enestas ankaŭ artikoloj (kelkajn jam eblas nomi klasikaj) pri bona kaj malbona prononcadoj, pri esprimo de sentoj en Esperanto, pri neologismoj k.a. La libro ne nur instruas libere regi la lingvon, sed ankaŭ edukas artan guston, donas multajn gravajn kaj utilajn sciojn – do diligenta kursfininto povos ankaŭ bonstile verki. Paralele oni perfektigas sian ĝeneralan erudicion per popularaj artikoloj pri radio kaj poŝtelefonoj, pri ĉina gimnastiko kaj japana priservado, pri gravaj temoj el psikologio, logiko k.a. Ilustraĵoj montras fotojn de interesaj lokoj, portretojn de E-aktivuloj, poŝtmarkojn kaj aliajn filatelaĵojn dediĉitajn al Esperanto.

Do la libro ne simila al ĉiuj aliaj, informriĉa, alloga kaj utila. Indas akiri. Se vi tamen malsukcesis kaj la stoko estas elĉerpita (tio estas tre probabla: “Vojaĝo...” staras pinte de furorlistoj) – ne malesperu tute, sed pacience atendu la kvaran (eventuale kvinan ktp.) eldonon, kiuj nepre devas sekvi.

Valentin Melnikov

vidu ankaŭ:
http://www.e-novosti.info/forumo/mondo/topic2992.html

9.
pablo je 2009-05-05 06:32:54    

“Vojagho en Esperanto-lando” estas bonega libro, helpoplena kaj amuza. Oni legas en ghi pri multaj aferoj, lernas kaj spertighas en Esperanto kaj pri Esperanto. Estus bone, se chiuj povus legi ghin. (Pablo Morales – GVATEMALO)

8.
si abdelkrim je 2008-12-05 23:03:30    

Kvankam mi estas komencanto, mi povas diri ke «Vojaĝo en Esperanto-lando» estas unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj libroj kiujn mi vidis. Mi pensas ke ĝi estas perfekta lernolibro; la elektitaj tekstoj, ekzercoj kaj la komentaro estas tre gravaj. Mi estas feliĉa studi en la Internacia perfektiga koresponda Kurso (IPKK), sub la gvido de mia ĉiĉerono S-ro Boris Kolker. «Vojaĝo» malkovras al mi la Esperanto-kulturon, literaturon kaj historion. (Boughoud Si Abdelkrim – Maroko)

7.
leona schaup je 2008-10-22 23:51:09    

Mi akiris la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando" post kiam mi trastudis en la perfektiga kurso kelkajn lecionojn de tiu libro... kaj mi malkovris orminon de informoj, de klarigoj, de intruoj kaj de poeziaĵoj. Oni ĉerpas el ĝi interesajn informojn pri homoj, kiuj kreis eventojn, kaj homoj, kiuj kontribuis kaj kunhelpis la movadon de Esperanto. Oni ĉerpas el ĝi ankaù gramatikajn kaj kulturajn sciojn. Ĝi estas perfekta ilo por prepari sin al ekzamenoj, kaj por ĉiu ĝi estas nepre necesa instrumento. (Leona Schaup - Nov-Kaledonio).

6.
Antonio Tavares je 2007-12-26 23:45:32    

La riĉege ilustrita libro “Vojaĝo en Esperanto-lando” devas esti en la manoj de ĉiu esperantisto. Vere rimarkinda estas la sekcio “Komentaro”, kiu aperas ĉe la fino de ĉiu leciono kaj estas solida bazo por la kono de la Esperanta kulturo. Tie la aŭtoro, krom klarigi kelkajn punktojn de la tekstoj, aldonas informojn pri la ĉefaj agantoj kaj eventoj de Esperanto-lando. Por mi studi en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) estis sperto ege interesa kaj profita. La konoj, profesieco kaj amo al Esperanto de profesoro Boris Kolker tre impresis min. (Antonio Tavares – PORTUGALIO)

5.
JADER RODRIGUES DA SILVA je 2007-06-06 21:11:57    

Kiel nuna studanto de "Vojaĝo en Esperanto-Lando" mi povas aserti, ke tiu lernolibro estas ne nur ege bona, sed ankaŭ tre efika. Ĝia nomo estas perfekte taŭga, ĉar "vojaĝo" ebligas renkontojn k konatiĝon kun novaj "pejzaĝoj" ktp. Kaj tion oni nepre trovas per ĝi. Cetere, ĝi estas moderna, ĉar ĝi traktas la lingvon ne nur kiel gramatikaĵon. Lingvoj, antaŭ ĉio, estas tekstoj k ili abundas tie. Cetere, ĝi skribigas la gelernantojn per siaj interesaj k variaj ekzercoj. Kaj fine, se vi studos la kurson gvidata de ĝia kreinto, Boris Kolker, vi havos raran oportunon konatiĝi kun amema k kompetenta esperantisto, kiu, akurate k atenteme, korektas viajn lecionojn k respondas viajn dubojn. Vi, kiu ankoraŭ ne bone regas E-on k kiu ne konas ĝian riĉan literaturon, ne dubu antaŭ tiu ĉi unika oportuno fariĝi nia kunvojaĝanto. Jader Rodrigues da Silva - lingvistiko@hotmail.com.

4.
Allan je 2007-01-02 08:48:40    

Malgraŭ tio, ke mi trastudis nur la unuan duonon de "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, mi jam tre multe profitis de ĝi. Estas tre interese kaj utile eĉ simple tralegi la libron. Sed por lerni pri la Esperanta kulturo, mirinde plialtigi sian lingvan kompetentecon, estas grave ankaŭ plenumi tre atente ĉiujn ekzercojn, prefere sub gvido de la
verkinto.
(Allan Lemos - Brazilo)

3.
Arnaldo Ribeiro da Silva je 2006-09-03 22:41:19    

Mi konatiĝis kun “Vojaĝo en Esperanto-lando” pere de Interreto. Mi serĉadis lernolibron, kiu helpos min plibonigi miajn Esperantajn konojn, kaj trovis ne nur tion, sed ankaŭ la plej agrablan kaj taŭgan kurson, per kiu la aŭtoro sukcesas instigi la kreivecon de la lernantoj kaj stimuli ties interesiĝon pri la Esperanta kulturo. Plej ĵuse mi akiris la trian eldonon reviziitan de tiu libro-kurso, kiu estas la plej kompleta vojaĝo tra Esperantujo kaj kies enhavo pravigas ĉion jam diritan pri la du antaŭaj eldonoj kaj la aŭtoro, Boris Kolker, al kiu la Esperanta komunumo dankas pro lia sindonema laboro por la lingvo internacia. (Arnaldo Ribeiro da Silva – Brazilo)


2.
Santiago López Fernández-Aguado je 2006-09-02 18:01:04    

“Vojaĝo en Esperanto-lando” estas mirinda, leginda kaj studinda libro, per
kiu oni vere vojaĝas, vojaĝas tra la imaga lando; la lando kiu iom post
iom transformiĝas, paradokse, en realaĵon, ĉar Esperanto-lando komencas
reale vivi en niaj mensoj kaj koroj. Laŭ mi, la kerno de “Vojaĝo” estas
konigi Esperantujon al la legantoj kaj pere de ili al la tuta mondo, tiel
pligrandigante la nombron de esperantujanoj. Tion la aŭtoro efektivigas per
tre agrabla maniero, kia konvenas al bona turista, kultura vojaĝo, saĝe
miksante la riĉecon de la enhavo kun certa tuŝo de humuro kaj distro. El
la didaktika vidpunkto, tio faras tre motivanta ĝian legadon. (Santiago
López Fernández-Aguado – HISPANIO)

1.

Kiel ĉiujare ekde 2002, "Vojaĝo en Esperanto-lando", perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005. Kvankam tiu verko de Boris Kolker fariĝis denove aĉetebla nur en julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la Libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj k.a. kvantaj aĉetantoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.