Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Rusoj loĝas en Rusujo
Subtitolo:Landonomoj en Esperanto
Aŭtoro(j): LÖWENSTEIN, Anna (red)
Eldonejo:FEI, 2007
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:B2, C1, C2
Aĉeteblo:UEA: 10.50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La longa historio de Esperanto montras, ke estas ekstreme facile malfaciligi Esperanton kaj ege malfacile plibonigi ĝin. „ (R. Corsetti skribis en la Antaŭparolo de la libro). La maldika kolekto de artikoloj, pledantaj por la uzo de la landonom-indika sufikso UJ estas redaktita de Anna Löwenstein, anglino loĝanta en ItalUJo. Ŝi sukcesis instigi dudekon da esperantistoj, konatajn kaj praktikajn uzantojn de la lingvo, esprimi siajn (pozitivajn) starpunktojn rilate al la uzo de Ujo, sekve kontraŭe al la uzo de la pli kaj pli disvastiĝanta IO. Responde al la invito la aŭtoroj sendis diversstilajn kontribuojn: eseojn, studojn, poemojn kaj konfesojn, argumentadojn kaj konsilojn, sonĝojn kaj imagitajn dialogojn, amplekse variajn de 3 linioj ĝis 15-paĝoj. (Vidu la enhavtabelonLa legantoj de la libreto povas ekkoni objektive lingvistikajn kaj emociplene personajn argumentojn pri la temo. Bertilo kompilis liston pri la Ujo-landnomoj kaj ties loĝantoj, Anna dividas siajn instruistajn spertojn. Ĉar Zamenhof kreis la landonomsistemon ne perfekta, ne unueca, la konsekvencoj estas konfuziĝo, diskutoj kaj disputoj. La aŭtorino donacis al nia retejo ĉapitron el sia libro. La metodika artikolo pri la instruo de landonomoj elŝuteblas el la LEGEJO.Fine de la libreto de Anna Löwenstein troviĝas la PROMESO (laŭ la Zamenhofa modelo): Mi, subskribita, promesas ekuzi la finaĵojn –ujo en landnomoj, se estos montrita, ke kvin mil personoj donis publike tian saman promeson.. Vian promeson vi povas loki ĉe www.bonalingvo.it/promesoj Se vi estas malferma por konvinkiĝi pri „UJo-ismo” legu la libreton. Sed se vi preferas uzi kaj instrui la IO-formajn landnomojn ankaŭ tiukaze povus esti interese ekscii pri la argumentoj de la alia partio. Nia paĝaro, por ne perdi la membrojn de nek unu nek de la alia grupo, alterne uzas la du formojn ĝis la fina unueco kaj decido por unu aŭ la alia solvo. Ni ĉiuj scivoleme atendas vian opinion pri la libro, kiun vi povas lasi ĉisube aŭ en la Eduka Forumo ĉe la koncerna temo. (Por uzi la forumon vi devas ensaluti). UEA momente ne vendas la libron. Pri alia aĉeteblo prefere informiĝu ĉe la eldonejo.

La libro elŝuteblas ĉi tie:
Recenzoj:José Antonio Vergara: Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo? Legeblas en Libera Folio
Kreodato:2007-09-15 15:27:41
Lasta redakto:2018-03-14 01:02:02
Montroj:42377
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 2.5; | Aldoni propran opinion

3.
Bernadox je 2016-07-03 09:32:05

Pardonu la senco-ŝanĝan eraron en mia lasta mesaĝo. Bv. legi:

"NE **aŭ** nur rande apartenas "lingvistikaj" argumentoj"

Mi volas diri: "lingvistikaj argumentoj" nur rande gravas. Gravas prioritate la kriterioj de la Fundamento, kiu neniel referencas al "lingvistiko".

2.
Bernadox je 2016-07-03 09:27:51    

"La legantoj de la libreto povas ekkoni objektive lingvistikajn kaj emociplene personajn argumentojn pri la temo." -- Tiu priskribo estas trafa. Ĝi montras, kial la artikolaro estas ne tre interesa (kaj erariga): Preskaŭ senescepte mankas analizo surbaze de la Fundamento kaj ĝiaj metodoj (al kiuj - ekzemple - NE nur rande apartenas "lingvistikaj" argumentoj: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/3130056). Rezulte temas pri nura disputeto pri personaj gustoj kaj stilo.

1.
WANER MARLIERE ARRUDA je 2007-11-16 19:29:01    

Bona, lau mia opinio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.