Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Utila Estas Aliĝo
Subtitolo:Tra la unua jarcento de UEA
Aŭtoro(j): LINS, Ulrich
Eldonejo:UEA-Rotterdam, 2008
ISBN:978 92 9017 105 8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Dum la 93a UK en Roterdamo, okazigita tie ĝuste pro la centjara datreveno de UEA aperis la movadhistoria libro omaĝanta al la festato. Ulrich Lins, historiisto, per la nun publikigitaj tri kontribuaĵoj komencis taskon, finfarotan okaze de pli plena kaj kompleksa analizo, farenda de li kaj/aŭ aliaj dum la venontaj sekvaj jaroj.La aŭtoro de la libro en la unua kontribuaĵo provas mallonge resumi la historion de la centjara UEA, kun enfazo al ĉefaj agadtrajtoj de la asocio, kaj ne perdigante la leganton en detaloj. La dua kaj tria kontribuaĵoj estas dediĉitaj al personoj, kiuj multe influis la okazintaĵojn dum la centjaro de UEA.Unue temas pri Hector Hodler, fondinto de UEA, pri liaj eĉ hodiaŭ aktualaj pensoj kaj artikoloj. La lasta pri persono, dum 35 jaroj aganta kiel gvidanto de la asocio en diversaj postenoj, nomata ankaŭ kiel la „konstruinto de la moderna UEA: Ivo Lapenna. La libro ne celas detalan analizon de la agado de Lapenna, sed prezentas la politikan-ideologian fonon, kaj helpas kompreni liajn rolon, pasion kaj meritojn. Krom la menciitaj Lins donas ankaŭ listojn de prezidantoj kaj direktoroj de UEA, redaktoroj de Esperanto kaj laŭjaran kronikon de la Esperanto-movado.La eldonaĵon ilustras multaj fotoj kaj siatempaj dokumentoj, la klara kaj bela stilo faciligas la legadon. Ni konsilas la libron al ĉiu instruisto kaj al pretiĝanto al ekzamenoj, sed fakte ĉiu konscia esperantisto bezonus legi ĝin por lerni pri nia kulturo kaj pasinteco. Jene aŭdeblas intervjuo de Pola Radio, farita kun la aŭtoro dum la 93a UK en Roterdamo, okaze de tiu ĉi libro.
Kreodato:2008-07-28 17:05:16
Lasta redakto:2011-02-05 19:16:46
Montroj:29735
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Luigia Oberrauch Madella je 2008-08-20 07:40:24    

Tiu ĉi libro estos unu el tiuj kiujn mi axhetos baldaŭ.

1.
Tihanyi Péter je 2008-08-17 18:37:58    

Mi konsentas kun la oferto, ja la pasintecon ni devas koni.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.