Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:En la serĉado de la mondolingvo
Subtitolo:aŭ interlingvistiko por ĉiuj
Aŭtoro(j): DULIĈENKO, Aleksandr
KORĴENKOV, Aleksander (trad.)
Eldonejo:Sezonoj, Kaliningrado, 2006
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):interlingvistiko
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 15,00 EUR (sen varimposto)
ELNA: 21.10 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Antaŭparolo: En 1925 Ernest Drezen, konata teoriisto de interlingvistiko kaj grava aganto por la internacilingva movado, verkis la libron “En la serĉado de universala lingvo” (“V poiskaĥ vseobŝĉego jazyka”), reeldonita en 1928 kiel “Por universala lingvo” (“Za vseobŝĉim jazykom”), poste ankaŭ kiel “Historio de la mondolingvo”. Komence la libro aperis en la rusa lingvo, sekvis alilingvaj eldonoj. La lasta rusa eldono aperis en 2004 en Moskvo. Drezen traktis la tricentjaran historion de provoj krei tutmondajn (universalajn) lingvojn kaj internaciajn planlingvojn. Post la unua eldono pasis jam 80 jaroj. Intertempe grave progresis lingvistiko, formiĝis kaj sukcese evoluas ĝia branĉo, interlingvistiko — scienco pri internacia lingva komunikado kaj pri internacia lingvo kiel rimedo de tiu komunikado. La aŭtoro de la proponata libro donis al ĝi preskaŭ Drezenan titolon “En la serĉado de la mondolingvo” por emfazi, ke interlingvistiko konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo, ekde ĉi-fakaj verkoj de la elstaraj lingvistoj Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, Hugo Schuchardt, Otto Jespersen, Edward Sapir kaj André Martinet ĝis la verkoj de la nuntempaj interlingvistoj (Jevgenij Bokarev, Viktor Grigorjev, Reinhard Haupenthal, Detlev Blanke, Sergej Kuznecov, Klaus Schubert k.a.). En la fokuso de la nuntempa interlingvistiko estas jenaj fundamentaj problemoj: diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo — internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva procezo k.a. Ĝuste al ĉi tiuj kaj al aliaj demandoj estas dediĉita ĉi tiu libro. En ĝi la aŭtoro strebis reliefigi la ĉefajn tendencojn de la monda lingva procezo kaj montri la historian determinitecon de la provoj de la homaro solvi la diverslingvecon per kelkaj manieroj — ekde proponado de unu aŭ kelkaj etnaj lingvoj por la rolo de la lingvo internacia kaj tutmonda, ĝis konscia kreado de ĉi tiu lingvo. Samtempe tra la tuta libro la aŭtoro emfazas la tuthomaran valoron de ĉiuj lingvoj, ĉiu el kiuj estas giganta enciklopedio de la homaj scioj kaj spertoj. La mondolingvo povas evolui nur inter ĉiuj ceteraj lingvoj kaj sur ilia fono. Jen la dialektiko: ili ĉiam evoluos samtempe kaj kune. Ĉi tiu libro estis verkita en la rusa lingvo. La origina teksto ankoraŭ ne estas eldonita, jam aperis la litova traduko de Ramutė Justina Kiburytė (Vilnius, 2003) kaj la estona traduko de Jüri Maadla (Tartu, 2004). La Esperanta traduko celas esperantistaron — tutmondan komunumon kiu praktike uzas la plej sukcesan internacian planlingvon. Viajn rimarkigojn, korektojn kaj proponojn bonvolu sendi al la aŭtoro poŝte íbr>(50002 Tartu, box 31, Estonio), aŭ rete (aleksd(che)list.ru). Aleksandr Duliĉenko Tartu, la 23an de majo 2006 Rimarko de la redaktoro: jen la ligo al la prtezento de la litova versio de la libro.
Recenzoj:Recenzon de Liu Haitao: Scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj!.Intervjuo kun Dulichenko en: La Ondo de Esperanto 2006, №10. Recenzo de Don Harlow en E-o kaj en la anga sur la Elna-paĝaro
Kreodato:2008-09-06 21:12:56
Lasta redakto:2019-12-03 09:03:35
Montroj:28032
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.