Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko
Aŭtoro(j): SYMOENS, Edward
Eldonejo:UEA, 1989
ISBN:92 9017 041 7
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):cetero
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla, Esperanto, franca
Nia opinio:La eldonaĵo de E. Symoens estas la unua volumo de tiu valora serĉlaboro, kiun li faris per kolektado kaj prilaborado de disertacioj, diplomlaboraĵoj koncernaj Esperanton, interlingvistikon kaj metodologiajn terenojn rilate al la internacia lingvo. La detala bibliografia prezento listigas (el pluraj vidpunktoj traktatajn) 122 studlaboraĵojn, verkitajn inter 1906 kaj 1988. Ĉe ĉiu prezento ni ekscias ne nur la bazajn bibliografiajn datenojn de la verkoj, sed estas donita ankaŭ mallonga resumo. Por faciligi la konsultadon de la studoj plej ofte legeblas, krom la baza informoj, la loko de la publikigo, plurfoje ankaŭ la kontaktadreso de la aŭtoro. La valora kolekto de kolego Symoens ne ĉesis per tiu eldonaĵo, ĉar en 1995 aperis suplemento de la libreto kun pliaj 70 laboraĵpriskriboj. La komencitan laboron ni trovas tre valora kaj nepre daŭrigenda, pro tio nia paĝaro nun lanĉas kampanjon por la katalogado de tiuj verkoj, serĉado de la ĝis nun ne listigitaj malnovaj studoj kaj ankaŭ de novaj disertaĵoj. Krom informi pri ili, ni lanĉis apartan sekcion DIPLOMLABORAĴOJ, kie estas al- kaj elŝuteblaj aŭ kompletaj laboraĵoj aŭ ekstraktoj, sed minimume prezentoj kaj resumoj de la verko. Ni petas al vi ĉiuj informi nin pri ĉiuspeca scienca studverko kaj helpi nin riĉigi la kolekton. Bv. legi nian alvokon kaj tie la necesajn informojn, kiujn ni bezonas pri la laboraĵoj.
Kreodato:2009-01-30 09:29:46
Lasta redakto:2014-12-16 18:28:11
Montroj:27602
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Margaretha Symoens je 2009-01-31 17:34:42    

Tre kortuŝite mi dankas vin kaj estas tre feliĉa ke la laboro de mia kara paĉjo ankoraŭ estas aktuala kaj utila!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.