Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Talk Now Esperanto
Subtitolo:Lernu Esperanton!
Aŭtoro(j): EuroTalk
Eldonejo:EuroTalk
ISBN:1843521806
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 24,95 (sen AVI) EUR (sen varimposto)
FEL: 29,95 (kun AVI) EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):afrikansa, albana, angla, araba, armena, azerbajĝana, belorusa, bengala, bihara, bretona, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, estona, eŭska, fiĝia, filipina, finna, franca, frisa, gaela, galega, germana, greka, haŭsa, hebrea, hinda, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, jida, kartvela, kataluna, kazaĥa, kimra, kmera, korsika, kroata, latva, litova, makedona, malajalama, malta, maoria, mongola, nederlanda, nepala, norvega, panĝaba, persa, pola, portugala, romanĉa, rumana, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, svahila, sveda, taĝika, tamila, tibeta, tongaa, turka, turkmena, uzbeka, vjetnama, zulua
Nia opinio:Alloga interaga komputila programo (por Windows kaj Mac) por instrui bazan Esperanton.La Esperanto-versio estas parto de serio, kun versio en pli ol 100 lingvoj. La ĉi-traktata materialo estas por lerni Esperanton, kun la helpo de 110 (!!!) traduklingvoj, inklude ankaŭ dialektojn) , en kiuj la instrukcioj kaj klarigoj aperas.
La materialo tre rapide mem instaliĝas en la komputilo kaj ofertas siajn ekzercojn, lernilojn. Oni simple povas elekti la helplingvon en la meza menuo. Tiuj lingvoj estas nenombreble multaj, en iu rullisto markeblaj. (Mi ne sukcesis ĉiun identigi, se iu povas helpi, mi bonvenigas tion!) La ĉefa celo estas instrui kaj ekzercigi la bazan leksikon de la ĉiutaga lingvo. Tio okazas helpe de variaj ekzercoj, grafike kaj prononce adekvataj. La motivigo al la progreso estas bone ellaborita, oni gajnas poentojn, ricevas post ĉiu bona solvo voĉan kaj bildan laŭdon, je eraro ripetadon de la bona solvo kaj eblon por denova provo. Per la ekzercoj oni povas gajni 1800 poentojn kaj post sufiĉe da ekzercado oni povas printi bronzan, arĝentan aŭ oran atestilon. Do, la celo de la lernanto estas atingi la plej altan poentaron, sed - kvazaŭ nekonscie - ili ankaŭ lernas la lingvon.
Sur la ĉefa ekzercopaĝo (vidu sube) videblas temoj, grafike rekoneblaj, kaj ene de unu temo la kvar diversaj ekzercebloj: prononcado (aŭdigita kaj surbendigado de la voĉo de la lernanto kaj ties reaŭdigo), vortolernigilo (kun sono kaj skribitaj formoj), ekzercigo je du niveloj kaj printebla vortolisto kun la samaj grafikaĵoj por plia, senkomputila uzo. Kiam iu temo estas finita sur la ĉefpaĝo koloriĝas ties punktetoj, sekve oni tuj vidas en kiu temo kiuj ekzercoj ne estas ankoraŭ faritaj.

La materialo estas tre bona por memlernantoj, kaj certe tre ŝatota de infanoj, eĉ denaskaj kies lingvokono plurfoje bezonas strukturigitan reviziadon kaj kompletigon en amuza kaj interaga maniero. Tiuj, kiuj estas ekipitaj per modernaj iloj povas kopii la sondosierojn al iPod aŭ MP3-aparatoj kaj plue lerni la lingvon eĉ sen komputilo.Lernejoj, klasoj kie estas instalita komputila reto, povas aĉeti specialan eldonaĵon kaj helpe de la centra komputilo ner nur lernigi, sed ankaŭ konkursigi, grupe ludigi la infanojn. Pri tiu eblo bv. turni vin al Rob Ebenau.

Estas tre bona afero ankaŭ tio, ke ene de tiu vasta serio konata mondskale kaj uzata de pli ol 5 milionoj da lingvolernantoj Esperanto estas unu el la lingvoj, elektebla, videbla en ilia paĝaro. Vidu mem: http://eurotalk.com/en/products/talknow/esperanto. Ni danku la iniciatinton Rob Ebenau, kiu enirigis Esperanton al tiu vasta ekstermovada merkato; la tradukinton: Guido Van Damme kaj la parolantojn: Karlijn Van Damme (ina voĉo) kaj Matthias Humet (malina voĉo).

Ekzistas materialoj ankaŭ je pli altaj lingvoniveloj. Aĉetu la materialon en niaj libroservoj aŭ mendu ĉe la produktanto ankaŭ por montri ke valoras investi monon en la produktadon de la E-versio. Dankon! Vidu ĉiujn TALK-programojn.
Kreodato:2009-06-19 12:20:44
Lasta redakto:2016-01-03 22:24:11
Montroj:40238
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0

Ekranfoto  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 23
Kreodato: 2010-10-08 08:53:11

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
Monika je 2010-02-06 23:00:03    

Mi ne konsentas kun Francesco, male! Mi havas la esperantan version, uzas ĝin dum miaj kursoj kaj ĝi furoras inter miaj gelernantoj! Kiam ili finis siajn antaŭviditajn programojn, ili povas elekti liberan aktivecon, kaj ili konkursas por havi la programon kaj antaŭenirigi siajn poentojn (memoritajn per la programo, do ili povas antaŭeniri laŭpaŝe). Ĉi-merkrede la gepatroj venis en la klason kun la gelernantoj (ĉiujare ni okazigas tion unu foje), kaj tiam la gelernantoj povis ĉion montri: kion ili faras, kion ili uzas, ili povas "testi" siajn gepatrojn per la lernejaj materialoj, ktp. La sola materialo, kiun ĉiuj gepatroj devis provi (dank'al la insisto de la infanoj), estis tiu ĉi. Kion diri ankoraŭ por pruvi, ke la infanoj ŝatas ĝin? Kaj tio ja gravas! Ili tre lude povas lerni, aŭ la pli spertaj revizii la vortprovizon. Ili ŝatas la programon kaj ili ŝatas Esperanton! (Sciinde: ili ne libere elektis lerni Esperanton, ĝi estas deviga lernobjekto en nia lernejo, tamen la plejparto vere ŝatas ĝin!) Do, mi vere tre kontentas, ke Esperanto estas parto de tiuj 141 elektitaj lingvoj por la programo!

1.
Francesco je 2010-02-02 08:56:54    

Mi konas la polan version de tiu ĉi programo. Mi ja malkonsilas ĝin al iu!!
Estas nur vortoj kaj kelkaj frazoj, NE ESTAS la alfabeto, la reguloj por legi, TRE GRAVAJ por memlernantoj. Tiu validas per la tutaj tradukoj de eurotalk. Per malmultaj vortoj:
Se vi volas lerni kelkaj vortoj, kaj pagi pro ĝi, bonvolu ĝin aĉeti. Se vi volas lerni esperanton, elektu alian senkostan kurson, trobabla en interreto.

Ĝi multe kostas: € 24,95 (sen AVI) FEL: € 29,95 (kun AVI).
Eble mi vidis la malnovan, bazan kurson. Sed baza kurso sen ja alfabeto ne estas nomabla kiel "kurso", sed frazaro.
Ĉu eble nun estas la nova, pli bona versio? Mi esperas, sed mi opinas, ke la kvalito estas la sama.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.