Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:¿SABE USTED ESPERANTO?
Subtitolo:Curso Práctico de la Lengua Internacional
Aŭtoro(j): HESS, Jorge
Eldonejo:deauno.com
ISBN:978-987-1581-94-8
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):hispana
Nia opinio:La verko de Jorge Hess, ¿Sabe Ud. Esperanto? estas eldonita ekde la jaroj 1956 kaj fariĝis tradicia verko en Argentino kaj por hispanlingvanoj de Ameriko kaj Eŭropo. Post pluraj reeldonoj kaj enretiĝo por libera uzo, nun “Lernejo Esperanto-Argentino”
reeldonis, por rekta aĉeteblo pere de interreto ĉe la eldonejo:

1) Jorge Hess, Sabe Ud Esperanto? –reeldono de Lernejo E-Argentina. Buenos Aires 2011 Argentina,

Por pli facila aĉeteblo en la norda hemisfero, oni reeldonis ĝin ankaŭ pere de Usona eldonejo:
(2) Jorge Hess, "Sabe Ud. Esperanto" con ejercicios prácticos. - speciala reeldono por hispanoj el Usono kaj norda hemisferio. ĉe LULU, NY Usa -

Jorge Hess, naskiĝis en Bonaero, Argentino (1902-1980), esperantistiĝis dum sia juneco kaj dum multaj jaroj dediĉis sin la la instruado de Esperanto. Unue li hispaniĝis kaj uzis manlibron de F. Szilagyi (hispane eldonita en 1949) kaj poste propran manlibron en 1956. Kunfondinto de “AEL, Argentina E-Ligo” estis unu el la elstaraj pioniroj de argentina esperanto-Movado. Eĉ se la manlibro ŝajnas iom malnova, tamen la progresiva instruado de la lingvo en dudeko da lecionoj restas ankoraŭ tre taŭga kaj valida. En apendico oni aldonis tekston titolitan ”Esperanto en la reta erao”, kiel atentigo al uzo de interreto por perfektiĝo de la lingvo kaj eniro en virtualan Esperantujon.
Kreodato:2011-10-04 23:20:54
Lasta redakto:2014-01-21 15:53:56
Montroj:24575
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
ideance je 2019-09-16 22:17:42    

Mi ŝatas tion ĉar mi povis legi tion kun la infanoj kaj relegi kaj ludi kun la lecionoj.
Mi ŝatas bildojn kaj ekzemploj kiujn havas la libro.
Ni povas ŝanĝi la nomojn kaj la situaciojn de la homoj en la libro.

1.
r7o6b je 2014-07-06 13:43:33

Kara Katalin,
Mankas tempo: mi devus prepari mian prelegeton pri erarologio, sed apenaŭ eĉ tion atingas. La libron de Jorge Hess mi vidis en la Hodler-Biblioteko: ĝi siatempe ŝajnis al mi utila. Nun mi devus relegi.
En la prezento ĉi tie mi vidis "Unue li hispani[ĝ] is kaj uzis manlibron de F. Szilagy."
Kaj fine '20 lecionoj laŭ progresiva instruado.' En PIV la difino de progresiva estas specife uzata por matematiko kaj financo. Eble Mireille atingos la terminon. 'Progresa' povus miskomprenigi ke temas pri duagrada lernilo. Do mi akceptas.
Kore, Rob.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.