Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Amuze lernu
Aŭtoro(j): LEE, Chong-Yeong
Eldonejo:Korea Esperanto-Asocio
ISBN:978-89-8728-130-8 03790
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, korea
Nia opinio:En 2007 Korea Esperanto-Asocio (KEA) eldonis samtitolan libron, redaktitan de la eksa UEA-prezidanto, kiu kompilis 200 humuraĵojn por la volumo.
La libro havis grandan sukceson kaj rapide elĉerpiĝis. Memore al la 3a datreveno de la forpaso de s-ro LEE la libro denove aperis, kompletigita je 50 pliaj tekstetoj (manuskripte postlasitaj de la aŭtoro) kaj kun aldonaj kontroldemandoj.
La tre belaspketa libro entenas ĉarmajn ŝercojn en la longeco de 3-10 linioj kun aldonaj 3-4 kontroldemandoj pri la enhavo. La ŝercoj estas diversaj, traktantaj ĉiujn facetojn de la homa vivo. Ilia "mesaĝo" estas komprenebla plejparte al anoj de ĉiuj nacioj. Vidu ekzemplon sube.
Kiel instrumaterialo la enhavo de la libro uzeblas por legokomprenaj legaĵetoj aŭ amuzaj eroj por malstreĉiĝo dumleciona.
Kreodato:2011-10-15 17:36:01
Lasta redakto:2016-01-15 11:27:15
Montroj:23184
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 149; Viaj elŝutoj: 0

Amze lernu - interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 149
Kreodato: 2011-10-18 12:34:06

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
paulosviana je 2012-12-30 15:56:42    

Certe bonega legolibro kun ekzercoj. Oni bezonas tiajn por niaj progresantaj gelernantoj.
Tamen, ĝuste la paĝo specimene montrita havas tajperaron (ezdo) kaj dubindan uzon de "sia".

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.