Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Universal Language, The
Subtitolo:La Universala Lingvo - Dokumenta filmo
Aŭtoro(j): GREEN, Sam
Eldonejo:The Free History Project, Brooklyn, 2011
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvd
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 20.40 EUR (sen varimposto)
FEL: 23.50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, korea, malta, nederlanda, portugala, rusa, sveda
Nia opinio:Ĉi tiu dokumenta filmo spuras la historion de Esperanto kaj prezentas erojn de la nuna movado, per intervjuoj, fotoj, filmetoj.
La Universala Lingvo estas nova dokumenta filmo de Oskar-premia nomumito Sam Green. La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”
Paĝaro de la filmo: http://esperantodocumentary.com/eo/about-the-film
Vidu fragmentojn el la filmo:
Excerpt from The Universal Language - Esperanto version
Portraits of Esperantists at the 2007 World Esperanto Congress in Yokohama

Aĉetu
per cifereca elŝuto
: http://esperantodocumentary.com/eo/watch-it-now
aŭ ankaŭ aliajn varojn de la sama eldonejo: http://esperantodocumentary.com/eo/store
Recenzoj:LIBERA FOLIO: Chuck Smith intervjuis Sam Green
Kreodato:2012-01-07 00:41:31
Lasta redakto:2012-01-07 01:03:18
Montroj:27088
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

3.
kienli je 2012-02-19 09:54:28    

La filmo estas bonega. Ĝi estas historia dokumento de E-movado. Ĝi neniel estas reklama filmo kaj ĝi ne devas esti tia. Ĝi respegulas la aktualan modernan staton de E-komunumo, kiu estas prezentita pli-malpli objektive. Ne disvastigi la filmon signifas trompi la socion. Sed por montri utilajn flankojn de aplikado de Esperanto pli taŭgas la filmo "Esperanto estas..."

2.
Arbofeo je 2012-01-08 17:58:36    

Ne uzu tiun filmon kiel propagandilon. Mi spektigis ĝin al ne esperantistoj, spektinte, ili ne havis bonan bildon de la movado, kiu aspektas en la filmo mense malnova, maljunula, muzeaspekta. Tiu aspekto malfeliĉe iel estas vera sed ne disvastiginda kaj ĉiamiginda. Novuloj havu alian imagon pri la movado, por ke ĝi renoviĝu.

1.
pauxleto je 2012-01-07 03:46:43    

Bonega filmo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.