Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Miaj Vojaĝoj tra la Mondo
Aŭtoro(j): HORI, Jasuo
Eldonejo:HORIZONTO, 2012
ISBN:978-4-939088-16-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro, lernolibro
Nivelo:B1, B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 4,20 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La konata japana ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto aperigis kajeron kun simplaj, interesaj artikoloj, bazitaj je siaj mondvojaĝoj.
La celo estas pere de tiuj raportoj kaj rakontoj, en simpla Esperanto ne nur la lingvon instrui, sed tra propraj travivaĵoj prezenti al la lernantoj kaj legantoj aliajn kulturojn kaj la eblon ekkoni ilin danke al la internacia lingvo, al Esperanto.
Hori Jasuo instruante la anglan al japanaj lernantoj malkovris tiun manieron kaj pere de tiuj ĉi rakontoj vekis la intereson de la lernantoj pri aliaj kulturoj kaj tiel fakte legigis la studantojn en la angla.

La tekniko eĉ pli bone devus funkcii en Esperanto, ĉar la lernantoj de la internacia lingvo baze jam estas motivitaj kaj malfermaj por tiaj interkulturaj renkontiĝoj.
La libro gvidas la leganton al 22 diversaj landoj, Honkongo, Malajzio, Pollando, Britino, Germanio, Slovakio, Filipinoj, Belgio, Aŭstralio, Rumanio, Francio, Usono, Havajo, Israelo, Brazilo, Svedio, Mongolio, Vjetnamio, Ĉinio, Nepalo, Benino kaj Novzelando. Ĉiuj vizititaj kaj spertitaj de la aŭtoro mem. Ĉiu unuo okupas du paĝojn. Sur la unua, grandlitera ĉefteksto, estas tekstoj kaj rakontoj pri renkonto, vidindaĵo, gravaĵo pri la koncerna lando, spertita tra Esperanto, tra esperantistaj kontaktoj. La tekston sekvas kelkaj demandoj pri la legitaĵo mem kaj aldonaj demandoj pri la lando. Sur la alia paĝo, verkita en malpli grandaj, tamen ankoraŭ tre bone legeblaj literoj - legeblas 1-2 rakontoj, kompletigaj al la informoj pri la koncerna lando. Kulturaĵo, geografiaj konoj, moralaj rakontoj, literaturo, historiaj eventoj, politiko, sociaj rilatoj ktp. Ofte aperas en la libroj konkretaj kaj konataj esperantistoj, kiuj akceptis, gvidis, ligas Hori al tiu lando.

La grandformata, vinktita kajero estas tre bona instruilo kaj paroligilo por kursoj je nivelo B1-B2, sed eĉ en C1-nivelo oni povas startigi konversaciojn elirante el tiuj artikoloj.
Se iu volus uzi la materialon kiel ekskluzivan lernilon, tiu pretiĝu je tio, ke necesas aldonaĵoj pri gramatiko, mankas ekzercoj, vortklarigoj, ktp. Do, prefere la libro estu nur kompletiga legolibro, sed tre valora kaj interesa por lingvokursoj, klasoj aŭ klubkunvenoj de Esperantistoj.
Kreodato:2012-11-28 15:50:31
Lasta redakto:2016-06-16 15:11:34
Montroj:28062
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
AgelEsperanto je 2017-05-08 17:21:57    

Mi ege interesiĝas pri la libro, kiun mi aĉetos en Seulo. Mi ne legis ĝin, sed mi opinias ke ĝi estas tre bona laŭ la aŭtoro.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.