Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Pri terminologia laboro en Esperanto
Subtitolo:Elektitaj publikaĵoj
Aŭtoro(j): BLANKE, Wera
Eldonejo:Mondial, New York, 2013
ISBN:9781595692573
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 19,80 EUR (sen varimposto)
FEL: 19,80 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Por la perspektivo de Esperanto de aparta signifo estas ĝia apliko kiel faka lingvo kun taŭga terminologio, ellaborenda surbaze de la principoj de ISO/TC 37. Pri tiuj principoj kaj ilia apliko al Esperanto informas la libro. Kelkaj ĉapitroj ankaŭ priskribas la ne sufiĉe konatan fakton, ke planlingvuloj jam frue komprenis la gravecon de terminologiaj problemoj kaj traktis ilin. Sekve la terminologio-scienco por sia elformiĝo ricevis decidajn planlingvajn impulsojn de interlingvistoj, aparte de Eugen Wüster kaj Ernest Drezen. La libro ankaŭ montras la klopodojn pri la starigo kaj funkciigado de Terminologia Esperanto-Centro de UEA, ĝiajn atingojn kaj la kialojn de ĝia pasiviĝo. La libro krome entenas proprajn terminologiajn esplorojn de la aŭtorino, recenzojn kaj eseon pri teknikaj aspektoj de publika parolo kaj diskutado. Fine de la libro, kiu ordigas 38 eseojn en 8 sekcioj, oni trovas ampleksan bibliografion de la uzita literaturo kaj de la publikaĵoj de Wera Blanke. La verko entenas faktojn, spertojn kaj montras erarojn. Per tio ĝi espereble kontribuos al la evoluigo de pli sistema terminologia laboro en Esperanto.

La supra prezento venas el la eldoneja paĝo MONDIAL, kie eblas ankaŭ mendi la libron.
Kreodato:2013-04-22 20:11:39
Lasta redakto:2014-05-13 19:12:12
Montroj:15440
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
leandro_abrahao je 2015-12-30 13:23:37    

Eblas aĉeti ĉi tiun ege utilan libron kiel bitlibron ĉe guglo-libroj https://books.google.com.br/books?id=BVjb_yO7cPIC&pg=PA22&dq=Pri+terminologia+laboro+en+Esperanto&hl=pt-BR&sa=X&redir_esc=y#v=onepage&q=Pri%20terminologia%20laboro%20en%20Esperanto&f=false

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.