Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Der Esperanto-Express
Subtitolo:Ein Überblick über die internationale Sprache
Aŭtoro(j): WITTENBERGER, Theodor
Eldonejo:Books on Demand GmbH, 2012
ISBN:978-3-8482-5202-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):broŝuro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 4,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):germana
Nia opinio:La libron donacis kaj prezentas por la KATALOGO de edukado.net Martin Ptasinski.

La lernolibro „Der Esperanto-Express“ aperis en la jaro 2012. La aŭtoro estas Theodor Wittenberger. Laŭ la intenco de la aŭtoro la libro estu enkonduka trarigardo pri la internacia lingvo kiu donu unuan imagon pri la aspekto, gramatiko kaj vorttrezoro de Esperanto. Ĝi estas konceptita kiel motivigilo por lernantoj, kiuj tralaborinte tiun lernilon daŭrigu kaj profundigu la lernadon de Esperanto pere de aliaj, pli ampleksaj (tio estas: pli detalaj kaj ekzercigaj) lerniloj. La nomo „Der Esperanto-Express“ [la Esperanto-ekspreso] ĉikaze havas du signifojn: Ĝi ne nur indikas ke oni rapide trakuras la bazajn gramatikaĵojn de la lingvo sed ankaŭ rilatas al interna koncepto de la lernilo, kies ĉapitroj nomiĝas „haltejoj“.
La libron konsistigas entute 18 ĉapitroj sur 40 paĝoj kiuj priskribas la bazajn gramatikajn regulojn de Esperanto. La unua ĉapitro, sekvanta mallongan antaŭvorton de la aŭtoro, relative amplekse pritraktas la alfabeton de Esperanto kaj la elparolon de la literoj. La elparolo de la literoj estas klarigita per ekzemploj el la germana lingvo.
La ceteraj ĉapitroj pritraktas po unu gramatikaĵo, laŭsekve: la substantivo, la adjektivo, la pluralo, la verbo (kun ĉiuj tempoformoj), la akuzativo (kun enkonduko de la personaj pronomoj), la adverboj, la vortordo kune kun dativo kaj genitivo, la vortfarado (kunmetitaj vortoj, sufiksoj, prefiksoj), demandoj kaj respondoj (kun klarigo de la demandovortoj), ĉapitro kun bazaj demandoj kaj respondoj (kvazaŭ en turista lingvolernilo), la nombroj, dato kaj tagtempo, salutoj kaj adiaŭo, la participoj (aktivaj kaj pasivaj), la pronomo „si“ kaj fine, en la lasta ĉapitro, prezento de mallonga esperantlingva rakonteto. La sinsekvo de la ĉapitroj estas logika: Ĉiu nova ĉapitro baziĝas sur gramatikaĵoj jam antaŭe lernitaj – la pluralo ekzemple estas traktita post la prezento de la substantivo kaj adjektivo en la du antaŭaj ĉapitroj.
Fine de kelkaj „haltejoj“ troviĝas vortolistoj en kiuj estas klarigitaj kaj tradukitaj germanen ĉiuj novaj vortoj aperintaj en la koncerna ĉapitro. Tamen kelkaj lecionoj ne havas vortolistojn, ekzemple la ĉapitroj nombroj kaj salutoj/adiaŭoj.
La klarigoj en la koncernaj ĉapitroj estas mallongaj, sed tamen tre bonaj kaj prezentitaj komprenige. Aparte bonaj estas la klarigoj pri la uzo de la demandovorto ĉu kaj la pronomo si, do du konceptoj kiuj ne ekzistas en la germana lingvo kaj kiuj ĉe germanlingvanoj ofte kaŭzas problemojn.
Okulfrapa trajto de la libro estas la manko de ekzercoj: La gramtikaĵoj ja estas bone klarigitaj sed tute mankas ekzercoj perhelpe de kiuj la lernantoj povus ekzerci sin pri la lernitaĵoj kaj kontroli ĉu ili bone kaj ĝuste komprenis la klarigojn de la aŭtoro. Estas domaĝe, ĉar post la instruado de la malfacilaj gramatikaĵoj estus aparte grave ekzercigi la lernantojn.
Aliaj mankaĵoj estas ke ne ekzistas aparta ĉapitro kun enkonduko de la prepozicioj. Kelkaj prepozicioj estas klarigitaj kaj tradukitaj en la vortolistoj (ekzemple en, kun, inter), sed aliaj estas uzataj en kunmetitaj vortoj sen klarigo aŭ antaŭa enkonduko de la koncerna prepozicio (ekzemple la vorto preterirante). Aliaj gravaj gramatikaĵoj estas enkondukitaj „preterpasante“: La uzo de la prepozicio da estas klarigita ene de la vortolisto fine de la ĉapitro demandoj kaj respondoj. Krome mankas ankaŭ klarigo pri -ig- kaj -iĝ-vortoj, kiuj tamen kelkfoje estas uzataj.
Fine de la lernilo troviĝas mallonga ĉapitro pri aldonaj informoj kun la adresoj de UEA, de la Ŝlesvigo-Holstinia Esperanto-Asocio kaj rekomendoj pri plulerniga kaj esperanta literaturo (tamen estas rekomendataj nur kvin libroj).
La libro do vere estas nur enkonduko en Esperanton, sed kiel tia ĝi bone taŭgas: La ĉapitroj estas mallongaj sed tamen trafe klarigas la plej gravajn gramatikaĵojn de Esperanto. Trastudinte la libron la lernantoj akiros la nivelon A1 laŭ KER. Krome la strukturo de la lecionoj ankaŭ permesas la pretigadon de ekzercoj far instruistoj. La klarigoj de lingvaj malfacilaĵoj (precipe pri la uzo de la pronomo si) ankaŭ bonege taŭgas por enkonduko de tiaj lernotaĵoj kadre de lerneja instruado.
Entute la libro estas bona lernilo kaj rekomendinda por komencantoj eklernantaj Esperanton kaj bona motivigilo por daŭrigi la lernadon. Esperanto-instruistoj kiuj instruas Esperanton al germanlingvanoj ankaŭ povas uzi kelkajn klarigojn el la libro por enkonduki novajn gramatikaĵojn dum la instruado kaj por pretigi ekzercojn kiuj baziĝas sur la ĉapitroj de la libro.
Kreodato:2014-03-02 17:43:07
Lasta redakto:2014-03-07 14:39:44
Montroj:25616
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.