Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Faciliga vortaro
Subtitolo:por Fundamenta Esperanto
Aŭtoro(j): La grupo Bona Lingvo
CORSETTI, Renato (respondeculo)
Eldonejo:Monda Asembleo Socia (MAS),
ISBN:978-2-36960-025-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 7.20 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:El la enkonduko de Anna Lowenstein:
Ni ĉiuj konas la faman rakonton pri la eta Ludoviko kaj la dolĉaĵvendejo: ke vidante la rusan vorton konditerskaja (sukeraĵejo) li ekkomprenis, kiel per sistemo de afiksoj li povos limigi la bezonatan radikaron de sia nova lingvo kaj tiel faciligi la taskon de lernantoj. Ĉu ne plu validas tiu brila inspiro de Zamenhof? Ŝajne ne – precipe dum ĉiu duonbakita duonkomencanto kredas, ke li aŭ ŝi rajtas proponi aldonojn al la vortaro. Tiel ekestas situacio, en kiu la radikaro konstante kreskas, kaj lernantoj estas devigataj dediĉi horojn por studi ĝin. Tion sugestas ekzemple la paĝaro Lernu! per sia rubriko “Vorto de la tago”, kiu rekomendas amason da nenecesaj vortoj: lokalizi, delico, akomodi, fetoro, sukuri ks.
Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu al komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; anstataŭe ni montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi preskaŭ ĉiujn normale bezonatajn konceptojn.

Kreodato:2016-11-06 17:15:20
Lasta redakto:2017-02-01 20:13:11
Montroj:17524
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

5.
kaneko je 2019-07-20 18:44:19

Renato ĉiam pravas.

4.
Kirilo81 je 2017-01-24 12:11:38

Responde al Renato:
Ne miskomprenu min, oni rajtas kompreneble konsili uzi la lingvon radikŝpare, kaj mi mem opinias tiun vojon sekvinda.
Sed laŭ mia kompreno la titolo pretendas ian superecon kvazaŭ pro pli granda Fundamenteco, kaj tio simple ne estas vero. Dum Bonlingvismo ne malpermesas, sed nur malkonsilas uzi ekz. 'kurta' kaj dum, ni diru, Piĉismo ne enkondukas novajn radikojn anstataŭ Fundamentaj radikoj, tiam ambaŭ estas tute laŭfundamentaj kaj neniu "pli" ol la alia (la Antaŭparolo substrekas la unuecon de la lingvo (5x), dum facileco entute ne aperas kiel kriterio, parenteze).

3.
anna_lowenstein je 2017-01-24 11:23:35

Respondo al Kirilo: neniu kondamnas iun alian, sed oni rajtas konsili aŭ eĉ tio estas malpermesata. Se oni rajtas skribi 'mava' kaj oni ne rajtas konsili resti ĉe 'malbona', tio estas diktaturo de la literaturistoj, kiuj ne havante ideojn inventas vortojn. Cetere, por agi lingviste oni legu la Fundamenton kaj provu eltiri el ĝi la regulojn de Esperanto. Amike, Renato

2.
Kirilo81 je 2017-01-23 20:49:10    

Mi donis nur mezuman noton al la vortaro, sed ne pro tio, kio troviĝas inter ties kovrilo.
La enhavon mi nun ne volas taksi, mi volas nur diri, ke mi simpatias kun la celo de Bonlingvismo, nome garantii daŭre facile lerneblan lingvon ĝuste por tiuj, kiuj kiel ne-parolantoj de eŭropaj lingvoj havas malavantaĝon. Mi mem post ioma tempo de abundo-redundo verkas ĉiam pli radikŝpareme.
Tamen gravan riproĉon mi havas pro la titola pretendo, ke Bonlingvismo iel kondukas al "Fundamenta" Esperanto. Mi mem estas fervora Fundamentano, kaj ĝuste tial min ĉagrenas la implica aserto de Bonlingvismo, ke pli radikoza lingvouzo estas kontraŭfundamenta. Sed radikŝparemo/vortproviza minimumismo estas kriterio eksterfundamenta, kiun oni ja povas pravigi, sed ĝi pravigeblas nek el la Antaŭparolo (eĉ male, alineo 7 parolas pri la "riĉigado" de la lingvo per novaj vortoj), nek el la aliaj partoj (la dua parto de §15 FG rekomendas, sed ne preskribas uzi la vortfaradajn rimedojn) de la Fundamento.
Do, mia problemo kun Bonlingvismo - kiu ja estas miaopinie tute pravigebla maniero uzi la lingvon (neniu devigas onin eluzi ĉiujn rimedojn de la lingvo), lingvopolitike eĉ rekomendinda - estas, ke ĝi uzurpas al si la rajton kondamni aliajn same pravigeblajn lingvouzojn, ŝajnigante ilin kontraŭ- aŭ "mapli" Fundamentaj. Tion mi ne povas akcepti.

1.
RoSartoro je 2016-11-07 00:11:25    

Mi vere bedauras la dauriga enkonduko de novaj nenecesaj vortoj en Esperanto. Bonvena "facila vortaro"! En la reto iu ajn skribis tion: "...La nuna SISTEMO fortege klopodas detrui Esperanton kiel lingvo, kaj dividi la movadon por nuligi ĝian forton. Ĝi uzas eĉ elstarajn esperantistojn je tia memdetruo...". Prave!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.