Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Vojaĝo en Esperanto-lando
Subtitolo:Perfektiga kurso de Esperanto
Aŭtoro(j): KOLKER, Boris
Eldonejo:Moskvo - Progress, 1992.
ISBN:5-01-002953-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,60 EUR (sen varimposto)
FEL: 11,90 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:Por memstudantoj bona perfektiga materialo kun multaj, originalaj en esperanto verkitaj legaĵoj pri la e-kulturo kaj movado. La ekzercoj helpas pli bone kompreni la tekstojn kaj ekkoni nian kulturon, donas sufiĉe bonan bazon por la sciindaĵoj pri kulturo, ekzamenataj dum la UEA/ILEI ekzamenoj. Uzeblas ankaŭ kiel kursmaterialo por progresanta nivelo en tre legema grupo, sed laŭ nia opinio ĝi plej bone povas servi kiel legolibro.Vidu fragmentojn el ĝia reta versioLa dua eldono, reviziita, reredaktita aperis en julio 2002. Vidu fragmentojn el ĝia reta versio.
Recenzoj:Esperanto, 1993/jun. (p.111.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-02-07 15:16:53
Montroj:32559
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Marc Bavant je 2002-10-03 02:10:06    

Bonega perfektiga ilo, kiun mi ĉiam rekomendis al la finintoj de la Gerda-retkurso. Interesa atestaĵo ankaŭ pri la tiama Sovetunio. Kun intereso mi komparos la novan eldonon al la malnova.

4.
Bartsch, François je 2002-07-11 01:29:56    

Mi jam uzas la unan eldonon de "Vojaĝo" kaj povas (varme) rekomendi ĝin por ĉiuj, kiuj volas multe lerni kaj pri la lingvo kaj pri Esperantio. La tekstoj estas tre diversspecaj kaj interesaj.
Nun venas la dua eldono. Laŭdire, estas multaj novaj tekstoj. Bravo, mi certe aĉetos ĝin. Sed precize ĉar multaj tekstoj estas novaj, indas aĉeti ankaŭ la unuan!
François Bartsch

3.
Anna kaj Mati Pentus je 2002-07-09 01:19:59    

Tiu ĉi libro mirinde taŭgas por tre diversaj progresantoj. Plej mallaboremaj personoj povas simple tralegi ĝin (plenumante neniujn ekzercojn). Eĉ nura legado estas tre interesa kaj utila, ja la libro en negrandaj historiaj, beletraj, sciencaj fragmentoj sciigas pri famaj esperantistoj, eventoj, literaturaĵoj,
esperantaj valoraĵoj - unuvorte, pri tio, kio konsistigas esperantan kulturon. Pli diligentaj homoj (aŭ, eble, tiuj, kiuj decidis reveni al la libro post la unua tralego) penas plenumi kelkajn ekzercojn, verŝajne gramatikajn kaj leksikajn.
Ĉi tiuj ekzercoj estas utilaj por plibonigi lingvoposedon, aldone legantoj povas kontroli sin mem. Plej diligentaj lernantoj,
certe, devas plenumi ĉiujn ekzercojn. Tio estas tre malfacila tasko, sed la rikolto abundos. Meditante pri legitaj fragmentoj,
verkante daŭrigojn, respondante gramatikajn kaj esperant-kulturajn demandojn, oni iĝas vera esperantisto!

2.
Neusa Priscotin Mendes (MiMa) je 2002-07-09 00:44:10    

Mi estas kursanino, kaj, malgraŭ tio, ke mi plenumis nur la unuajn lecionojn, mi jam tre multe profitis de ĝi. Mi konatiĝis kun selektitaj tekstoj kaj poeziaĵoj, kun la plej elstaraj, literaturaj juveloj, kiuj elmontras la altrangon de Esperanto kiel Literatura Lingvo kaj la altrangon de la aŭtoro kiel posedanto de la lingvo kaj de ties literaturo. Vojaĝi por mi estas rafinita ĝuo, mi sentis min tuŝita en mia plej profundaj sentoj homaj kaj artaj. La gramatikaĵoj estas prezentataj per ekzercoj tre taŭgaj por agrable trejnigi kaj fiksigi al ni konataĵojn. Aldoniĝas al tio konatigo de la Esperanta Historio, komentoj pri gravaj elstaraj okazintaĵoj kaj ties rolantoj, evidentiĝas ke Esperanto jam havis siajn heroojn kaj siajn martirojn, krom siajn literatojn la plej elstarajn, kreskigante en ni la amon kaj respekton al la Inetrnacia Lingvo. Travivinda estas tiu vojaĝo!

1.
Gloria Galli je 2002-07-09 00:41:29    

Mi profitas la spacon, por lasi tie ĉi mian propran sperton kiel vojaĝanto tra Esperanto-Lando kun la tre kara ĉiĉerono Boris Kolker. Tiu gvidando konduktas vin tra la historio de Esperanto, tra la vivo de Zamenhof, tra la brilaj travivaĵoj de niaj rusaj samideanoj, tra la tuta Eŭropo, trajtoj de verkistoj kaj komentoj de iliaj verkoj, spritaj aĵoj de usonanoj. En tiu kurso, vi venas al konkludo, ke tio en Esperanto, turnas kaj returnas al - amo. Dum tiu vojaĝo oni multe ridas, multe gapas, ravas, eĉ kelkfoje ploras, sed precipe difektas la vortaron.!! ... Kaj senpercepti oni lernas la lingvon. La metodo de la gvidando estas perfekta: li uzas instruadon laŭbezone, ne perdas tempon pri aferoj, kiujn vi jam scias. Sed ankaŭ indas mencii, ke dum la vojaĝo eĉ se vi ne emas skribi vi ŝanĝigos -- eliĝantan verkiston. Pro tio kaj multe pli, mi rekomendas la kurson al tiuj, kiuj ŝatas amuze lerni Esperanton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.