Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Faktoj kaj fantazioj
Subtitolo:Progresiga legolibro
Aŭtoro(j): BOULTON, Marjorie
Eldonejo:UEA, 1993. (2a eld.)
ISBN:92 9017 028 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 13,80 EUR (sen varimposto)
FEL: 13,80 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 19,90 USD
Nia opinio:Unika, tre riĉa legolibro kun multaj kulturaj informoj pri la bunteco de la mondo. Multaj proverboj kaj poemoj pri E-o gramatikaĵoj riĉigas la finon de la ĉapitroj. Tre bona por memstara pluperfektigo, kaj ankaŭ por engrupa laboro.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:18924
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 3.89; | Aldoni propran opinion

9.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 21:45:39    

Denove post iom da hezito mi donas 5 stelojn (mi pensis pri 4,5). Ĝi estas nekredeble riĉa fonto por E-lecionoj,paroligaj kursoj k.s. Mi tute konsentas,ke eble ne ĉiuj fabeloj kaj proverboj kaptas ĉies atenton sed kion mi precipe ŝatas estas tiuj gramatikaĵoj prezentitaj en versoj, kiuj povas esti uzataj kiel (amuzaj) enkondukoj aù resumoj de priparolitaj/priparolotaj gramatikaj temoj
(mi aldonas paĝojn por facile trovi tiujn versaretojn en la libro)ekz. versareto pri korelativoj (p.27, 45, 59, 76, 90), versareto pri 'ju pli da'(p. 35) 'ig/iĝ'(51),'refleksivo'(p.68), 'akuzativo de direkto' (p.84), 'substantivaj parcicipoj'(p.98), 'da/de/el' (p.107), 'se'(p.114),'ejo/ujo/ingo' (p.123),'op/obl/on' (p.132),'ajn'(p.155), 'interpunkcio'(p.164), 'kalkulado' (p.173), 'kunmetado de vortoj'(p.179), 'supersignoj'(p.186), 'per/kun (p.196), 'end/ind' (p.202), 'um-vortoj' (p.217), 'afiksoj' (p. 233), 'frazoj kun participoj' (p.273), 'je' (p.357), 'po' (p. 406).
Krome, mi trovas kelkajn ekzercojn kaj enigmojn tre pensigaj...

8.
Dieter Dungert je 2004-12-09 11:06:50    

La libro prezentas mirindan bunton kaj varion da temoj el plej diversaj kulturoj kaj estas bonega aldona materialo por kurso por progresintoj. Mi vere rekomendas ĝin!

7.
luiz portella je 2004-12-09 02:09:12    

Mi ankaŭ opinias, ke la libro fortimiga kaj rompas memfidon de progresanto. Se tio ne okazos, kio okazos? Oni eble forlasas la libron. La tekstoj ne ĉiam estas interesaj.

6.
Marc Bavant je 2002-10-03 01:55:24    

Ĉu mi aŭdacu konfesi, ke mi devis legi tiun verkon, ĉar ĝi estis en listo de deviga literaturo por iu ekzameno... sed enuetis. Pri la pedagogia valoro de la verko mi tamen volonte fidas la opinion de la aliaj komentintoj.

5.
Boris Kolker je 2002-07-16 18:01:14    

Tiun libron mi tre ŝatas. Unu (brilan!) tekston mi eĉ prenis por mia "Vojaĝo en Esperanto-lando". Ĉagrene, mi vidas en ĝi du mankojn: troan uzadon de multaj maloftaj vortoj; kaj klopodon resti maksimume neŭtrala, pro kio la realan vivon anstataŭas fabeloj.
-

4.
Sylvain Lelarge je 2002-07-03 15:08:51    

Mi kun multe da plezuro legis, relegis kaj uzis en miaj kursoj la tekstojn de 'Faktoj kaj Fantazioj'. Mi ne nomus ĝin 'instrulibro' sed riĉe plenigita trezorujo el kiu instruistoj povas elekti tiujn tekstojn kiuj taŭgas por siaj kurs(an)oj.

3.
Henning von Rosen je 2002-05-07 21:33:02    

Fortimiga kaj rompas memfidon de progresanto, pro la kvantego da novaj vortoj, alie malofte renkonteblaj, en ĉiu paĝo. Se vi ne jam posedas ege da vortoj, prefere provu 'Vere aŭ Fantazie' de Piron.

2.
Josias je 2002-05-03 04:03:30    

Mi legis Faktoj kaj Fantazioj. La libro, verkita de Marjorie Boulton, estas sendube,la plej riĉa kaj interesa. Se iu deziras plibonigi siajn konojn pri esperanto, legu tiun ĉi libron, ĝi povas helpi.
Josias A. Andrade

1.
Gwenda Sutton je 2002-01-19 13:13:30    

Mi estis tiel impresita ke antaŭ ol zorge trastudi ĝin mi sendis ĝin esti malmole bindita. Tre taŭga elekto por senhoma insulloĝanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.