Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lasu min paroli plu!
Subtitolo:Paralelaj tekstoj al "Gerda malaperis"
Aŭtoro(j): PIRON, Claude
Eldonejo:Chapecó - Fonto, 1984
ISBN:neindikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 10,20 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 11,10 USD
Nia opinio:La libro - kun/post Gerda malaperis - povas esti la dua legolibro de komencintoj. Tiu ĉi didaktika materialo verkiĝis kun strikte elektita kaj kun la alia legolibro harmoniigitaj vortostoko kaj gramatikaĵoj. Post ĉapitro kaj ĉapitro la lernantoj de Gerda trovas ĉi tie kromajn legaĵojn, eĉ ekde la 14a ĉapitro du variaĵojn de la sama nivelo.
La tekstoj estas monologaj, taŭgaj por ekzerci sola, pere de laŭtlegado kaj tiel povi identiĝi kun la tekstoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-11-23 23:04:15
Montroj:32862
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.33; | Aldoni propran opinion

3.
Felipe CASTRO je 2004-12-10 19:58:08    

Pli bona ol "Gerda Malaperis", almenaŭ por ne tiom junaj komencintoj. La temoj estas tre variaj, sed multfoje iom enpensigaj. La tekstoj estas vere bonaj por laŭte legi. Sed la reripetado pri samaj ideoj ne helpas por movigi la monologojn.

2.
luiz portella je 2004-12-09 03:17:25    

Plej ofte la tekstoj estas enuigaj. Piron povus varii la prezentadojn de la historioj, se li ne povas varii la moralon de ili.

1.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:23:47    

Bona komplemento al Gerda. Tre variaj temoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.