Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kion ajn
Subtitolo:Facila rakonto
Aŭtoro(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo:ESE, Stokholmo 2002
ISBN:91-85288-24-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La rakonto celas komencintojn, konantaj la bazon de vortostoko kaj gramatiko de Esperanto. La leksiko kaj la gramatiko laŭpaŝe malfaciliĝas, tamen ĝisfine restas simplaj kaj facile kompreneblaj. Tre utilas la librofinaj postklarigaj de la aŭtoro pri la ofteco de la utiligitaj vortoj.
Konsilindas legigi la libron al kursanoj, eble post la aliaj du rakontoj La krimo de Katrinakaj Vojaĝo kun Katrina.
En la nuna verko la intrigo okazas inter junuloj en Stokholmo, dum KEF, unu el la famaj Kulturaj Esperantaj Festivaloj. La leganto facile povas imagi la etoson kaj programojn de tiaj aranĝoj, sekvi la aventurojn de kelkaj el la partoprenantoj, identiĝi kun la du senŝancaj admirantoj de bela organizantino, kaj kiel ankaŭ en aliaj verkoj de la aŭtoro alfronti ankaŭ nejustajn pro-politikajn malfacilaĵojn de partoprenanto (nun el Rusio).
La polico intervenas senkore en grava momento, sed eble la legantoj el malriĉaj landoj trovas ĉi tie bonan solvon rapide, komforte kaj eble senpage vojaĝi hejmen post tiaj aranĝoj. (Pri la konsekvencoj de tia solvo nek la recenzanto, nek la aŭtoro prenas respondecon!)
Recenzoj:Monato, 2004/3. 23p.
Kreodato:2003-09-01 00:00:00
Lasta redakto:2006-09-10 10:14:15
Montroj:44013
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.