Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto por infanoj
Aŭtoro(j): WANG Yun
LIU Zhengkun
Eldonejo:Cxina Esperanto Eldonejo, 2003.
ISBN:988-97200-3-5
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):ĉina
Nia opinio:La libreto estas ĉarma moderna eldonaĵo, verkita por infanoj. En ĝi la aŭtoro - laŭdinde - dediĉas grandan parton por la instruo de la latina alfabeto, esperanto literoj. La leksikon kaj la etajn dialogojn li elektis laŭ la intereso de malgrandaj infanetoj (bestoj, plantoj, bazaj komunikbezonoj). La lecionetoj estas ĉiam dupaĝaj, plej ofte konsistas el dialogoj kaj postaj demandoj, ekzercetoj aŭ desegnaĵoj. Aperas ankaŭ kantoj (la muziknotoj estas indikitaj per ciferoj), enigmoj, proverboj. Ĉarmaj desegnaĵoj helpas la komprenon kaj la enkapigon.
La libreto bone uzeblas kun gvidado de instruisto kiu dum la lecionoj certe aldonu multajn kromajn ekzercojn. Verŝajne multaj kolegoj uzas ĝin (kiel mem la aŭtoro), ja en Ĉinio estas dekoj da lernejoj kie E-o estas instruata por infanoj.
Kvankam la aspekto estas alloga, la paperkvalito verŝajne ne taŭgas por longa (infana) uzo, la ebloj kaj spaco por la skribaj ekzercoj verŝajne estas nur ekzemploj, ilin efektivigi necesos en aparta kajero.
Kreodato:2004-05-22 00:00:00
Lasta redakto:2006-05-23 10:04:52
Montroj:101396
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Ulrich Matthias je 2004-05-23 10:30:07    

La libro baziĝas sur populara lernolibro "Primary English for China". Pro tio ĝi estas didaktike bona. Sed ĝi ne multe atentigas pri lingvaj apartaĵoj de Esperanto. Ekzemple nur en la librofina vortlisto oni klarigas, ke substantivoj finiĝas per -o kaj adjektivoj per -a; mankas ekzercoj pri esperantaj finaĵoj kaj afiksoj.
La libro tauĝas ankaŭ por internacia uzo. Kvankam mi apenaŭ konas ĉinan lingvon, mi povis tre bone instrui per ĝi al ĉinaj infanoj kaj studentoj. Oni eĉ povus uzi ĝin instruante al ne-ĉinoj. Ĝi estas moderna, relative malmultekosta kaj havas la plej belan kovrilon el ĉiuj Esperanto-lernolibroj, kiujn mi konas.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.