Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mauro La TORRE
Vivtempo:1946 - 2010
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento:Renato CORSETTI rememoras pri la amiko Mauro

Maŭro naskiĝis en Romo (Italujo) en 1946, vizitis la lernejojn ĉi tie kaj, kiel multaj el la plej famaj esperantistoj, memlernis Esperanton en 1962, per lernolibreto, per kiu, laŭ multaj fakuloj pri pedagogio, oni ne povus lerni ion ajn.
Li poste finstudis pri matematiko en 1974 en la Roma Universitato "La Sapienza" kun disertaĵo pri matematika lingvo-scienco. Jam tiam liaj kontaktoj kun lingvistoj kaj lingvoscienco iĝis tre intensaj.

Ekde la 1974-a, dum 15 jaroj, li instruis en bazlernejoj, samtempe laborante por instruista trejnado, kunlabore kun itala instruista asocio de demokrataj instruistoj. Temis pri delikata maniero por aludi al politike maldekstraj instruistoj. Maŭro ne nur kunlaboris kun tiu asocio, sed iĝis unu el la kolonoj de ĝi, verkis librojn pri instruado, gvidis kursojn ktp.
Dum siaj studentaj jaroj kaj en la unuaj jaroj de instruado, li multege aktivis por E-o en Romo, en Italujo kaj internacie. En 1969 aperis nia komuna "Ĉu vi parolas tendare?", lernolibreto por labortendaroj, kaj en la 70-aj jaroj aperis amaso da tre teoriaj tekstoj pri lingvo-politiko, lingva imperiismo, strukturo kaj superstrukturo, verkitaj por seminarioj de la tiama ideologie ŝarĝita TEJO.

Ekde 1987 li laboris en la Pedagogiscienca Laboratorio de la Tria Roma Universitato pri aŭtomatigo en ekzamenado, instru-teknologioj, tele-instruado, komputil-scienco, lingva statistiko, terminologio, lingvopolitiko, eksperimenta pedagogio. En tiuj kampoj li publikigis plurajn librojn kaj artikolojn.

Ankaŭ en tiu nova labor-situacio li kontribuis multon al Esperanto. Li starigis la projekton InterKulturo kun la Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj [Kvazaŭa estas la vorto por "virtuala". Nur li kaj mi uzis tiun vorton, dum la ceteraj esperantistoj preferas prunti ĝin el naturismaj fontoj]. Tiu projekto estis la unua en ILEI, kies prezidanto intertempe li iĝis, kiu utiligis la reton grandskale por kunligi klasojn tra la mondo. Ankaŭ pro tio li ricevis la titolon "esperantisto de la jaro" en la jaro 2000.
Intertempe, kvazaŭ iom flanke, li gvidis korespondan kurson pri Esperanto por deĵorantaj instruistoj en italaj lernejoj. Temis pri oficiala kurso de la universitato. Tre malofta okazo ne nur en Italujo.

En la esperantologia kampo, li kunlaboris en la terminara komisiono de IAdEM (li estis baze matematikisto), verkis lernolibrojn kaj artikolojn precipe pri vortaraj kaj terminaj problemoj. Li redaktis lingvopolitikan rubrikon en instruista fakrevuo Cadmo, respondecis pri la lerneja instru-eksperimentoj koncerne influon de E-lernado al la lingvo-konscia kapablaro, kaj projektis LIL (Lingva Interreta Laborejo), por la trejnado de lingvoinstruistoj. Li estis regula kontribuanto al la Internacia Kongresa Universitato kaj al la ILEI-konferencoj.
Li estis ankaŭ dum la lastaj jaroj membro de la Akademio de Esperanto. Malmultaj esperantistoj estus povintaj fari ion plian en nur unu vivo.

Li ĵus mortis, la 25-an de marto 2010. Plenega salono de la Tria Roma Universitato partoprenis en lia funebra ceremonio, dum kiu oni parolis pri liaj tri grandaj viv-temoj: Esperanto, Demokrata Lernejo kaj Instru-scienca laboro.

Multaj memorartikoloj aperis en la revuo IPR, 2/2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.