Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mireille GROSJEAN
Edukado-ensalutnomo:Mireille
Vivtempo:1946 -
Devenlando:Svislando
Agadlando(j): Benino, Burundo, Francujo, Japanujo, Kanado, Nepalo, Senegalo, Svislando, Tajvano, Togo
Prezento:Mireille Grosjean (naskita Mireille Robert), franclingva svisino, naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds (Svislando) en tre malfermita familio, kie kunvenis homoj el la tuta mondo. Ŝi studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de Neuchâtel. En la jaro 1968 ŝi ekloĝis en la germanparola parto de Svislando kaj tie instruis la francan. En 1977 ŝi revenis al Romandio kaj komenciĝis por ŝi instruado de la germana, organizado de klasointerŝanĝoj kaj interkultura edukado. Ŝi mem oftege faris tiajn interŝanĝojn kun siaj gelernantoj, lertigis geinstruistojn pri tiuj spertoj same kiel lernejodirektorojn. Ŝi verkis pri tiu temo libron, kiu estas ilaro por fakuloj.

En 1982 ŝi komencis praktiki aikidon. Pro tio ŝi flugis al Japanio en 1985. Tie ŝi spertis mankohavan komunikadon per la angla. Reveninte al Svislando ŝi vidis ekspozicion pri esperanto kaj tuj eklernis la internacian lingvon.
Tuj ŝi havis en la svisa movado respondecojn, tio estas prezidanteco de Kultura Centro Esperantista kaj Gastejo Edmond Privat en La Chaux-de-Fonds. Tio daŭris de 1988 ĝis 1994. En 1998 ŝi fariĝis komitatano A por Svislando en la Komitato de UEA, tiu ofico daŭras ĝis nun, tamen nun ŝi reprezentas la Ligon ILEI. Ŝi reprezentis UEA-n ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Mireille membras en la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI, UEA ekde 2006. Ŝi estas kun-prezidanto de Svisa Esperanto Societo ekde 2006 kaj prezidanto de Svisa ILEI Sekcio. En 2013 ŝi fariĝis prezidanto de ILEI kaj reelektiĝis en 2015 en tiu ofico.

Ŝi estas la patrino de Marion Bélisle, kiu aktivis en TEJO kaj nun edukas du filojn en la franca kaj en Esperanto.
Mirejo estas la patrino de Joelle Grosjean, kies kantista nomo estas Jolane.

En la Jaro 2006 Mirejo vidviniĝis; en la jaro 2008 ŝi emeritiĝis. Nuntempe ŝi estas senbrutara nomado kaj vojaĝas tra la tuta mondo, ĉefe al Azio kaj Afriko. Ŝiaj multnombraj spertoj pri instruado ĝenerale kaj instruado de fremdaj lingvoj, same kiel ŝiaj grandaj konoj pri interkultura edukado kaj konfliktosolvado estas granda pluso por nia movado.

En 2014 Mirejo estis elektita la la ESPERANTISTO DE LA JARO 2014.
En 2015 kaj en 2018 Mirejo estis reelektita kiel ILEI-prezidanto.
En 2016 ŝi ricevis la Premion Deguĉi.
En 2019 ŝi estis elektita Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo.
En la 21-a de septembro 2015 (la 21-a de septembro estas la tutmonda Tago de Paco) edukado.net publikigis kursmaterialon de Mireille kun la titolo "KONFLIKTOSOLVADO".


Blogoj:
Mirejo.blogspot.com
Mirejo2, blogspot.com
Mirejo3.blogspot.com

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 39; | Aldoni propran komenton

39.
emilia je 2016-12-17 19:24:21

Gratulon! Mireille.

38.
Jxenifa je 2016-06-03 12:24:50

Gratulon Mirejo! dezirante multe da ĝojo, bonan sanon kaj daŭran energion.

37.
basiawarmia je 2016-05-22 10:23:02

Feliĉan naskiĝtagon!

36.
ilonaesp je 2016-05-18 09:32:45

Multe da ĝojoj, energio kaj bonan sanon! Elkore Ilona

35.
Elena je 2016-05-17 15:32:29

Kara Mirejo! La plej bondezirojn okaze de via jubileo! Sanon, multajn fortojn kaj neperdeman energion al vi! Mi ne dubas, ke vi ankoraŭ ne unu foje miros nin ĉiujn per sia sindona sukcesa laboro por prospero de Esperanto!

34.
Aminda je 2016-05-17 09:45:48

Estu ĉiam sana, feliĉa, aktiva kaj pozitiva!

33.
fejfi je 2016-05-17 08:41:41

Kara Mirejo, restu ankoraŭ longe sana, bonhumora, empatia, energiplena kaj laborema! Ĉion bonan al via ronda jubileo!

32.
Vojacek je 2016-05-16 12:48:20

Okaze de via jubileo mi deziras al vi firman sanon, feliĉon kaj sukcesojn en via laboro.

31.
Monika je 2016-05-15 23:13:30

Tre feliĉan naskiĝtagon al vi! ;) Amike, Monika

30.
anna_lowenstein je 2016-05-15 20:37:39

Ĉu vere vi jam atingis vian jubileon? Gratulon! Mi esperas, ke vi ĝuis vian naskiĝtagon! Kore, Anna

29.
Gizela je 2016-05-15 18:49:43

Feliĉan naskiĝtagon, ĉion bonan

28.
elinjo je 2016-05-15 15:10:15

plej bonan datrevenon mirejo! ĝis baldaŭ, Elinjo el Francio

27.
edmond je 2016-05-15 09:16:53

Elkorajn bondezirojn kaj kisojn el "Hauts de France" okaze de via jubileo.
Edmond kaj Arlette Plutniak

26.
Svetlana je 2016-05-15 09:00:15

Agrablan naskiĝtagon, Mirejo! Ĉion la plej bonan kaj sukcesan!

25.
autuno je 2016-05-15 08:55:18

Gratulon al Mireille okaze de la granda evento: Mi bondeziras al vi multajn jarojn de aktiveco en sana kondiĉo, Via amiko el Vjetnamujo, Thu

24.
reza je 2016-05-15 08:00:43

Feliĉan Naskiĝtagon! Tavalodet Mobarak (en Persa).

23.
viktor_lufimpu je 2016-05-15 06:45:55

Bonvolu akcepti miajn gratulojn, estu forta kaj plensukcesa dum via entrepreno, ke Dio benu vin.
Victor Lufimpu Lukolama el Francujo.

22.
nancy je 2016-05-15 06:43:09

Feliĉan naskiĝtagon ! Mi tutkore esperas al vi sanon, ĝojon kaj amon en la vivo ! Plejamike
Nancy

21.
Luigia je 2016-05-15 04:34:22

Bonvolu akcepti ankaŭ niajn gratulojn. Estu viaj tagoj plenplenaj je sukcesoj en viaj streboj por la disvastigo de nia lingvo. Luigia Oberrauch Madella el Parmo, Italujo

20.
Katalin je 2016-05-15 00:32:34

MIrejo, mi kore salutas vin okaze de via jubilea naskiĝdatreveno.
Mi dankas vin ke apud viaj multflankaj agadoj vi ofte trovas tempon kontribui al mia laboro, ĉu per fotoj, interesaj informoj, ĉu per artikoloj, komentoj. Lastatempe vi aliĝis ankaŭ al mia nova projekto Ekparolu!, do, fariĝis ONKLINO. Mi ŝatas vian ĉiaman aktivecon, la fakton, ke vi ĉiam estas plena je ideoj, ke vi havas organizan vejnon kaj energion, kaj estas ne nur laboriga, sed ankaŭ laborema.
Do, mi deziras al vi, ke tiujn trajtojn vi longe praktiku en bona sano. Feliĉan datrevenon, Mirejo!!!

19.
Eida je 2015-02-19 21:21:38

\o/\o/\o/\o/
\o/\o/\o/
\o/\o/
:-)
:-*

18.
Telemo je 2014-12-22 13:06:25

Simple Mirej, mi ne konas vin sed leginte la prezentadon de viaj agadoj, vi certe meritas tiun grandan honoron kaj mi tutkore gratulas vin. Mi estas fiera esti ano de via esperantista familio. Plej amike Jean-Claude de Amieno urbo de Jules Verne

17.
Monik je 2014-12-20 20:08:56

Korajn Gratulojn al Vi Kara Mirejo ! ĉiam estas plezuro labori kun Vi; ĉiam vi pretas helpi, konsili kaj agi. Pro via sindonema sinteno vi famiĝas en la 5 kontinentoj !
Sukcesan daùrigon ! Amike, Monika 05

16.
Katalin je 2014-12-19 18:25:05

Ankaŭ mi tutkore gratulas vin Mirejo. Ĉion bona, ĉefe energion kaj sanon por daŭrigi kun la elano, kiun vi nun havas. Amike, katalin

15.
Harymilton je 2014-12-17 18:55:12

Gratulojn!!

14.
Ronaldeto je 2014-12-16 16:55:53

Jes Mirejo,, vi bone rememoras, sed ni ankaŭ renkontiĝis dum septembro en Poznano okaze de ARKONES.
Sed ne restis tempo por babili nur por saluti.
Elkore Ronaldo el Frankfurteto

13.
reza je 2014-12-16 11:53:09

Cetere mil gratulon pro elektigho kiel Esperantisto de la jaro 2014!

12.
reza je 2014-12-16 11:44:36

Mirejo vere estas ejo kun multaj miroj :). Shi estas unu el miaj unuaj korespondamikoj kiu multe inspiris min kaj cetere shia vojagho al Tajvano multe kontribuis nian lokan malgrandan movadon. Shi estas senlaca kaj tre energia. Shi nun estas en la loko kie shi meritis esti de antau longe. Grantulon kaj kun deziro ke vi longe kaj sane vivu por la bono de nia movado.

11.
georgo75 je 2014-12-16 10:11:58

Gratulon! Georgo

10.
Ronaldeto je 2014-12-15 16:30:51

Mi ŝatas esprimi mian ĝojon, ke vi ricevis tian gravan premion kaj deziras al vi multe da energio ankaŭ estonte!
Ronaldo el Frankfurteto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.