Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Arvo Karvinen
Vivtempo:1934 - 2013
Devenlando:Finnlando
Agadlando(j): Finnlando
Prezento:Arvo Karvinen, magistro pri filozofio, forpasis la 6-an de oktobro 2013. Li naskiĝis la 7-an de januaro 1934, blindiĝis 11-jara pro akcidento, esperantistiĝis en 1955, estrarano de Steleto, finna esperanto-asocio de viddifektitoj ekde 1960, estrarano de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (1963-1967) kaj prezidanto 2009-2011, vicprezidanto 2012, delegito de LIBE ĉe Eŭropa Blindul-unuiĝo kaj membro de ĝia Kultura kaj eduka komisiono 2007-2011, membro de la UEA-komitato 1994-2001.

Laborante longe kiel la ĝenerala sekretario de la Finna federacio de vidhandikapuloj (1972-1999) li gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun evolulandoj. Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union/Eŭropa Blindul-unuiĝo) kaj de WBU (World Blind Union/Monda Blindul-unuiĝo). Lia celkonscia laboro por atingi la celojn kaj ideojn de EBU kaj liaj servoj al vidhandikapitoj, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte aprezataj de EBU kaj ĝiaj membroj. En 2007 li estis invitita kiel honora membro de EBU.

Sur la eŭropa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU-komisiono pri kunlaboro kun Eŭropa unio, EBU-komisiono kun evolulandoj, en komisionoj de sociala fonduso de Eŭropa Unio. Lia internacia kariero komenciĝis en la 1960-aj jaroj inter sporto kaj lia pli vasta mondskala kariero en 1976 kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj (World Council for the Welfare of the Blind). Ekde la 1960-aj jaroj li laboris en la finna ligo de vidhandikapitoj kie li ekde 1972 ĝis sia emeritiĝo okupis la postenon de ĝenerala sekretario.

Lia agado emfazis precipe la trian mondon, i.a. li laboris plurajn fojojn en Namibio por fondi rekapabligan centron por blinduloj, por eduki personaron kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluigis profesian edukadon kaj manlaborajn kondiĉojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.

Kompreneble liaj servoj kaj krea potenco estas konataj ankaŭ sur la nacia kampo. En 1998 li ricevis de la finna prezidento la altan titolon "organiza konsilanto" pro sia plurjara sociala agado por handikapuloj, en- kaj eksterlande, ĉefe en la tria mondo. Li ŝprucis ideojn pri projektoj, kiujn oni tiatempe taksis nekredeblaj. Tamen li ilin kuraĝe antaŭenpuŝis kaj efektivigis. En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan laborstrukturon i.a. fondante lokajn asociojn por fortigi porblindulan agadon, kaj aranĝis monkolektadon por fondi produktadon de sonlibroj en la 1960-aj jaroj. Li establis regulajn kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj organizoj. Lia krea potenco daŭris eĉ post la emeritiĝo. Kiel lastaj monumentoj de lia iniciatemo en Iiris-centro staras rekapabliga korto por infanoj, ”korto de travivaĵo”, inaŭgurita de la prezidentino Tarja Halonen somere de 2012, kaj ekde printempo 2013, funkcianta kleriga centro por etaj infanoj. Li aranĝis financadon pere de kunlaboro de internacia kaj lokaj Lions-organizoj.

La sociala aktiveco de Arvo Karvinen emfazas multajn kampojn i.a. li laboris por la bono de edukado kaj dungiĝo kiel estro (angle ombudsman) de la fondaĵo por helpi vidhandikapulojn. En la socio aktivis kiel membro de ”Lions club” (1973-2013). La eblecoj de la volontula kunlaboro ĉiam estis liaj fortoj precipe en la agado de la internacia Lions-organizaĵo.

Fidela esperantisto

Ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen partoprenis en Esperanto-kongresoj kaj asistis en aliaj internaciaj renkontiĝoj kiel preleganto en Esperanto. Li partoprenis en la aranĝado de la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Universla Kongreso de Esperanto en Tampere 1995, iniciatis IKBE-on en Litovio (Vilno) 2005 kaj aktive asistis en la preparlaboroj. Li estis membro de LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003, konsilanto de IKBE en Ĉeĥio (Olomouc) en 2012.

Grava emo estis disvastigo kaj plibonigo de kono de Esperanto inter viddifektitoj per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en ĝeneralaj Esperanto-kursoj. Iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaŭ viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran Esperanto-Studadon (SES 2010) en Slovakio (Pieŝtany) en julio 2010. ĝin partoprenis kvar viddifektitoj (3 el Finnlando, 1 el Serbio). Kiel prezidanto de LIBE li koncentriĝis krei strategion por fortigi la asocian strukturon por ke LIBE povu daŭre proponi al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn kontaktojn kaj novajn spertojn kaj siaparte eviti retiriĝon.

En 2009 iniciatis platskriban eldonon de ”Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939 kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj. Esperanto ludis gravan rolon en la funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperanto-kongresoj oni parolis pri samaj temoj kiel nun en la kunvenoj de EBU kaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo, aliro al informado, socialaj cirkonstancoj, intergriĝo en la socion.
Krom en Esperanto-kongresoj li prelegis en Esperanto i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en Moskvo en 2003. En la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj en Tokio, en 2007, Arvo Karvinen estis unu el la tri invititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, Hispanio, Italio).
Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de Esperanto ĉe EBU kaj WBU. Ekzemple dum la ĝenerala asembleo de WBU en Ĝenevo, en 2008, la partoprenantoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB, Radio World en Esperanto.
En la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj okazinta en Parizo en 1982 Esperanto evidentiĝis utila. Arvo Karvinen prezidis unu komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikiĝi. La problemo solviĝis kiam Arvo Karvinen proponis Esperanton kaj povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj Esperanton. Same okazis en Saŭda Arabio (Ryadh) en 1984 en la kunveno de WBU.

Arvo Karvinen kunlaboris kaj multe helpis en la organizado de la sesioj de la Tutmondaj KER-Ekzamenoj en Helsinko.
Foto el la Ipernity-paĝo de Vladimir Bespalov.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; | Aldoni propran komenton

9.
Sibylla je 2013-11-12 10:56:50

Lau permeso de prezidantoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) jen du kondolencoj:
Theodor Speckmann (prez. de LIBE 1992-2005): La sciigo, ke Arvo Karvinen forpasis, tre kortushis nin. Kune kun vi ni funebras ne nur pro la perdo de kara amiko, sedankau de fervora batalanto por la ideo de la internacialingvo kaj konservo de ghiaj kulturaj atingajhoj inter blinduloj. Lia agado neniam estus forgesata."
Anatoli Masenko (prez. de LIBE 2013 -): "Ni klopodu realigi almenau ion en tio, kion sugestis Arvo, kaj tio estu plej bona monumento por."

8.
Raita je 2013-10-25 11:35:19

Dua komento, skribita en la tago, kiam A.K. estas entombigata kaj nur liaj plej proksimaj homoj cheestas:
Sveda arkeologo Jonathan Lindström en sia libro "Medvetandes gåta" (La enigmo de konscio) opinias, ke sentoj, travivaĵoj, spertoj restos kaj daŭre vivos post ni. Nur travivaĵoj kaj spertoj estas senchavaj en la universo. Se oni forprenas la sentojn, kio restos? Nur naŭzaj malagrablaĵoj .Mi esperas, ke tio konsolos legantojn funebrantajn kiel mi.

7.
Myntsy je 2013-10-19 10:42:50

Sinjorino Tuovi Palomäki , kiu faris ŝian laboron ĉe asekurkompanio,sed dum jaroj libervole ĉiusemajne legis kaj surbendigis librojn, revuojn k.t.p en la "stona malnova konstruaĵo de Finnaj vidhandikapuloj" brajle prizorgis la korespondadon de Steleto, interperetis kaj ĉiam helpis al vidhandikapuloj al/dum kaj de esperantorenkontiĝoj eskterlanden kaj enlande, prezentis s-ro Karvinen al mi 1987, kiam mi fariĝis esperantisto. Tiam nia kara Oskari Lehtivaara ankoraŭ prezidis Steleton. Arvo Karvinen estis juna, leviĝanta stelo kun multaj novaj ideoj kaj energio. Li vere multon faris kaj por Esperanto-movado kaj por la Finna federacio de vidhandikapuloj. Li havis unikan talenton ekkoni ĉiujn konatulojn, kiuj alvenis al la ĉambro kiel ajn silente la alveninto sinmovis.Ĉiam li havis iun agrablan vorton al ĉiuj. Li multe instruis al ni vidantoj, instigis sukcese nevidantojn lerni esperanton.Ni vidis, ke li iom post iom velkis. Lian memoron ni povas laŭ lia
espero honori kaj esprimi nian dankemon donacante al la konto de Blinduloj ĉe UEA kaj finnoj ankaŭ al la konto de Näkövammaisten Keskusliitto ĉiuj laŭ sia povo.

6.
Mireille je 2013-10-19 08:05:00

Hodiaŭ mi ekscias pri la forpaso de Sinjoro Arvo Karvinen. Mi estas tre trista. Mi vidis lin en pluraj kongresoj, ŝatis liajn rakontojn kaj lian gajan humoron. Ni ofte promenis kune brakumante. Mi ne sciis pri tiom da agadoj liaj, mi miras kaj admiras kaj dankas. Mi sendas kondolecojn al lia familio kaj al la finna movado. Ni sekvu lian ekzemplon.
Mirejo Grosjean

5.
Sibylla je 2013-10-19 07:45:32

Dudekl jarojn mi havis okazon servi kiel asistantio de Arvo Karvinen en multegaj interesaj projektoj, en hobioj kaj private. Agrable estis labori kun li. Kun peza koro mi akompanis lin ghis lia lasta ekspiro. Arvo havis fortan senton de respondeco kaj fidon al volontula kunlaboro. Li multon lernis al mi. Mi perdis varmkoran, helpeman kaj instigan amikon. Humile, dankeme mi klopodas sekvi lian ekzemplon kaj plenumi liajn pensojn. Honorante belan memoron de Arvo ni daurigu laboron. Ritva Sabelli

4.
kolombisto je 2013-10-16 09:43:20

La forpasintan Arvo Karvinen mi nekonate estimas. Traleginte lian vivon kaj agadon daŭra, estas tre pensiga, kiom da forton kaj volon li havis en sia fako kaj por Esperanto movado. Mi deziras kondolence, li ripozu pace en la Panteono.

3.
kolombisto je 2013-10-16 09:43:20

La forpasintan Arvo Karvinen mi nekonate estimas. Traleginte lian vivon kaj agadon daŭra, estas tre pensiga, kiom da forton kaj volon li havis en sia fako kaj por Esperanto movado. Mi deziras kondolence, li ripozu pace en la Panteono.

2.
frans je 2013-10-15 17:05:36

Leginte la senspirigan prezenton pri la taskoj kaj verkoj de Arvo kaj konante lin persone, mi ne komprenas kiel li povis atingis tiom multe dum sia vivo. Li ja estis blindulo. Arvo ĉiam klopodis instigi viddifektitojn lerni kaj uzi Esperanton. Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI) kunlaboris kun li.
Mi persone, kaj en la nomo de ELFI, sendas kondolencajn pensojn al la edzino kaj la familio kaj estas danka pro la grava laboro, kiun li faris. Sylvia Hämäläinen

1.
Raita je 2013-10-15 12:47:27

Eperanto-movado kaj ni unuopaj esperantistoj perdis valoran fortulon, kiam forpasis Arvo Karvinen. Ni ne povas sufiche danki pro lia laboro.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.