Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Viktor KUDRJAVCEV
Vivtempo:1957 - 2014
Devenlando:Rusujo
Prezento:La 1-an de aprilo 2014 forpasis rusia E-aktivulo Viktor KUDRJAVCEV, 56-jara kreanto kaj redaktoro de la revuo Komencanto, instuisto de la internacia lingvo, unu el ĉefaj organizantoj de plej granda rusia regiona E-renkontiĝo EsPrimo, kreanto de Koresponda Servo Universala.

Nekrologo el “Rusia Esperanto-Gazeto (REGo)”, № 2-3 (81 – 82), junio 2014, paĝoj 1- 4

Ni adiaŭas ...
Viktoro Kudrjavcev
(08.10.1957 – 01.04.2014)

Viktor Vasiljeviĉ Kudrjavcev naskiĝis la 8-an de oktobro 1957 en en la urala urbeto Niĵnjaja Salda. Post la fino de la politeknika instituto en 1980 en la sudurala industria urbo Ĉeljabinsk li fariĝis diplomita inĝeniero-elektristo. En la jaroj 1980 – 1982 Viktoro militservis en Sovetia armeo kiel milita inĝeniero de la fama raketa startejo Bajkonur en Kazaĥio, partoprenis kosmostartan pretigon de pli ol kvardek diversaj spacaparatoj kaj ŝipoj, preparadis raketajn startojn kun unuaj eksterlandaj kosmonaǔtoj ricevinte memormedalon okaze de la 25-jariĝo de la startejo. Ekde 1986 li konstante loĝis en Jekaterinburg.
Viktoro unuafoje informiĝis pri Esperanto kiel lernejano legante la fikcian romanon de Isaj Davidov “Mi revenos post mil jaroj”, kie en tre fora estonto Esperanto estis menciata kiel delonge formortinta planlingvo kaj la teranoj parolis jam la tuthomaran “globan” – hibridan lingvon el la rusa kaj angla. Sed subite en 1976 li konatiĝis en la Publika urba biblioteko kun reale vivantaj kaj “tute neformortintaj” esperantistoj varbantaj homojn al nova kurso de Esperanto. Estante tre scivola juna homo kaj kapabla studento li ne povis preterlasi tiun ĉi favoran eblecon ekkoni la lingvon kaj samjare li finis la bazan kurson gvidatan de Viktor Laptev ĉe Ĉeljabinska esperantista klubo.
Somere li partoprenis la faman SEJT-18 en Tiĥvin. Jen kiel li priskribis siajn tiamajn impresojn. “La esperantista tendaro konsternis min per sia neordinara etoso, kia neniam troveblis en la instituto, Komsomolo, en aliaj institucioj de la kazernaspekta USSR. Ĉio estis saturita ĉi tie per la aero de libero kaj malstreĉiteco. La vivo fontis ĉi tie! La tendaro tiom ŝargis min energie, ke reveninte en Ĉeljabinskon mi tuj organizis novan kurson de Esperanto, kvankam mi mem povis tiam apenaŭ instrui kaj paroli en Esperanto. Sed la entuziasmo agitis min ...”

Ĉu povis Viktoro kiel esperantisto resti nur senpretendema movada asistanto? Kiu konis lin bone, precipe lian karakteron, kies plej reliefaj trajtoj estis laboremo, vivĝoja entuziasmo, reala entreprenemo kaj kapablo aŭdace fronti novajn projektojn, tiu konfirmus, ke sen aktiva sinteno li apenaŭ povus memrealiĝi ankaŭ en la esperantista medio. Lia destino estis fariĝi aktiva esperantisto kaj ĝui dum sia tuta vivo Esperanton, kiu liaopinie “estis ne nur lingvo, sed granda, varia, multkolora, mirinda kaj neripetebla mondo!”
Li vigle interesiĝis pri multaj aferoj en la vivo: politikaj problemoj, kulturaj temoj, lingvaj kaj movadaj demandoj, mondvojaĝoj - kaj kapablis ne blinde rezignacii, sed fari memstarajn analizojn por trovi propran neafektitan starpunkton pri diversaj faktoj kaj eventoj. Tamen malgraŭ sia suverena pozicio li neniam strebis esti dominanto en la interpersonaj rilatoj kaj sciis trakti homojn amike kaj egalrajte.

Jen kelkaj respondoj de li al la demandaro destinita por persona retpaĝo.
Klereco: supera.
Fakultato: aparatkonstrua de Ĉeljabinska Ŝtata Politeknika Instituto.
Vivpozicio: modera.
Vivkoncepto: sekulara humanismo.
Interesoj: la planlingvo Esperanto, sporto, aktiva ripozo, vojaĝoj.
Ŝatata muziko: trankvila, melodiplena, popola, barda.
Ŝatataj filmoj: ora kolekto de plej bonaj sovetiaj filmoj.
Ŝatataj televidaj programoj: humuraj, sprite intelektaj, ŝercaj.
Ŝatataj libroj: rusa klasika literaturo kaj multo alia.
Ŝatata sporta ludo: retpilko.
Ŝatataj citaĵoj: aforismoj.

Viktoro estis patrioto de Uralo, li ŝategis sian “malgrandan patrujon” al kiu fidelis ekde la infanĝo kaj ĝis la lastaj tagoj. Li serioze studis regionografion, bone sciis geografion de la provinco, multe turismis tra pitoreskaj ĉirkaŭaĵoj de Jekaterinburg, kelkfoje unuope boatnavigis laŭ la rivero Ĉusovaja. Li ne nur scipovis pasie rakonti pri la uralaj naturbelaĵoj, sed ankaŭ tentis geamikojn kaj samklubanojn al neforgeseblaj kolektivaj piedmarŝoj kaj semajnfinaj vizitoj al unikaj naturaj objektoj.
En la komenca periodo de sia agado li aktive korespondis starigante amikajn ligojn kun multaj alilandaj gesamideanoj, dank’ al kiuj li faris interesajn eksterlandajn vizitojn. Krome li sukcese realigis memstare kelkajn gravajn projektojn. Pli ol dudek jarojn Viktoro gvidis propran korespondan kurson de Esperanto. Unue la kurso funkciis paperpoŝte, poste ĝi uzis retservojn. Varbante al sia kurso lernantojn li senlace publikigadis centojn da informartikoloj en la landa gazetaro. Furoran lavangon de aliĝpetoj provokis lia artikolo pri Esperanto en la populara porinfana magazino “Pioner” (Junpioniro), kies eldonkvanto (1990) atingis pli ol 4 milionojn da ekzempleroj.
Ĉi tiu grandskala instrua projekto generis ideon pri la eldonado de bulteno “Komencanto” por korespondkursanoj ekde 1992, sed en 1998 – 2009 la modesta bulteno jam populariĝis tutmonde kiel internacia revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj ofertante komfortan niĉon al verkemuloj de pli aĝaj generacioj ol ekzemple “Juna amiko” kun ĝia preferata porlernejana kaj infana celgrupoj. En 2005 Viktoro kaj lia edzino Raja laŭ la invito de la nacia Organiza komitato prezentis “Komencanton” al la 92-a Japana Esperanto-Kongreso en Jokohamo.
En la epoko de la Interreto Viktoro aktive ekuzis novajn teknikajn kontakteblecojn lanĉinte du proprajn popularajn paĝarojn: “Koresponda Servo Universala”, kiu havas nun jam pli ol kvincent korespondpetintojn el dekoj da landoj; ruslingva projekto “Esperanto-plus” prezentanta multajn informajn materialojn pri la lingvo kaj esperantista agado. Ekde la starto de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” li estis ĝia konstanta afiŝanto kaj lingva konsultanto.
Viktoro estis grava organizanto de la esperantista movado kiel en la landa skalo tiel ankaŭ en Uralo. Dum pli ol tri jaroj (2002 – 2005) li estis estrarano de REU, respondeca pri la regiona agado. Sed pli frue, ekde 1988 ĝis 2001, li aktivis en la Urala Esperantista Societo, plenumis taskojn de ĝia komitatano kaj prezidanto. En 2003 li iniciatis novformatan ural-siberian esperantistan renkontiĝon EsPrimo (Esperantista Primavero), kiu dum la pasinta jardeko renomiĝis en Rusio kiel sukcesa manifestiĝo de kunagadaj laborformoj ene de grandega regiono.
La 4-an de junio 2007 en Jekaterinburg fondiĝis junulara esperantista klubo “Arĝenta flamo”, al kiu la geedzoj Kudrjavcev tuj aliĝis trovante en la jungeneracia medio novajn inspirojn kaj stimulojn. Sen ilia zorga kaj senlaca protektado la nova kolektivo ne povus tiel rapide kaj sukcese evolui.
Adiaŭa forumo iĝis por Viktoro Kudrjavcev la 10-a EsPrimo, ĉar unu monaton li ne ĝisvivis la jubilean kunvenon de ural-siberiaj esperantistoj, kiuj dum tiuj tri majaj tagoj multe sentis mankon de li.
La 1-an de majo 2014 membroj de la esperantista klubo “Arĝenta flamo” dum la regiona renkontiĝo EsPrimo omaĝis al Viktoro organizinte kortuŝan memorvesperon, dum kiu brulis kandeloj, sonis paroloj de liaj geamikoj el diversaj urboj, oni rememoris lin kiel interesan homon, patriotan civitanon, edzon, amikon, esperantiston. Krom tristo tra la kandelaj flamoj flagris la nereala sento de lia ĉeesto inter la EsPrim-anoj, kvazaŭ li nur por momento forlasis ĉiujn por tuj reveni rapidpaŝe, sprite saluti ĉeestantojn en sia neripetebla maniero kaj deklami sian ŝatatan poemon de Julio Baghy “Estas mi esperantisto” aŭ trafe aŭdigi novan gajan ŝercon aŭ aforismon el sia senfunda kolekto de saĝaj pensoj. Se li povus reveni, li dezirus al la vivantoj pace “ĝui ĉi tiun mirindan mondon de Esperanto”, kiun li mem tra la jaroj spertis plenanime, ĝue kaj senrezerve.

Vladimir Opletajev (Surgut, Rusio)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Forigita uzanto je 2014-04-16 08:21:26

Viktor Kudrjavcev estis tre aktiva esperantisto, kaj la grava redaktisto de la revuo "Komencanto". Certe la semoj, kiujn li plantis, donos bonajn fruktojn. Li mortas tro frue. Kondolencojn al la familianoj.
Ginette MARTIN

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.