Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marinko GJIVOJE
Kromnomo:Mara Inko, Verda Kareso
Vivtempo:1919 - 1982
Devenlando:Kroatujo
Agadlando(j): Jugoslavio, Kroatujo
Prezento:Marinko GJIVOJE (ĜIVOJE) (naskiĝis la 14-an de julio 1919 en Korčula sur la samnoma dalmatia insulo, mortis la 31-an de majo 1982 en Zagrebo) estis kroata redaktoro, publicisto kaj vortaristo. Pseŭdonimoj: Mara Inko, Verda Kareso.
Profesia vivo
Post gimnazio en Dubrovnik, Gjivoje studis agronomion kaj arkeologion en Zagrebo (1942-1945, 1948). En la jaroj 1955-1961 li postenis ĉe Jugoslavia Esperanto-Federacio en Ljubljano kiel pagita esperantista oficisto. Post tio li laboris en Zagrebo ĉe Fervojdirekcio kiel ĵurnalisto en la redakcio de "Željezničar" ĝis emeritiĝo en 1978.

Esperanta agado
Gjivoje lernis Esperanton en la jaro 1936 kiel gimnaziano en Dubrovnik. Ekde 1945 li estis aktiva en la Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagrebo. En la jaroj 1950-1957 li ĉefredaktoris la nacian gazeton "La Suda Stelo", de 1957 ĝis 1960 "Jugoslavia Esperantisto". Redaktis ankaŭ la gazetojn "Jugoslavia Fervojisto" (1963-1964), "Sennacieca Revuo" kaj "Scienca Revuo". De 1953 ĝis 1973 gvidanto de gazetaraj servoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto. Komitatano de Jugoslavia Esperanto-Federacio pri informado kaj dokumentado, sekretario de Kroatia kaj Slovenia Esperanto-Ligoj, membro de Jugoslavia Esperanto-Instituto.

Sian grandan Esperanto-bibliotekon kaj dokumentaron li postlasis al la Universitata biblioteko en Zagrebo. Lia biblioteko nur post pli ol 15 jaroj trovis sian lokon en la Universitata biblioteko.

Vortaroj
Fine de la 1950-aj jaroj Gjivoje laboris pri aktualigo kaj plilarĝigo de la Esperanto-kroatserba vortaro de Stevan Živanović (1900-1938) el 1934, dua eld. de 1954. En 1959 ĝi estis publikigita en Beogrado kiel 3a eldono kun ĉ. 9.400 radikoj formantaj 13.850 kapvortojn. En 1979 sekvis 4a eldono kun suplemento de Gjivoje, en 1990 5a kaj lasta en Pizo.

La unua eldono de lia Kroatoserba-Esperanta vortaro kun ĉ. 40.000 kapvortoj aperis en Zagrebo en 1966 (369 p.), dua eldono plilarĝigita per 16a paĝa suplemento en Zagrebo en 1979, tria kaj ĝis nun lasta eldono en Pizo en 1990, kunbindita kun la alidirekta vortaro en unu libro.

Ĉar ĝis hodiaŭ ne ekzistas pli grandaj vortaroj en tiu lingvo, tiuj de Gjivoje ankoraŭ en 2008 estas la plej gravaj kaj gvidaj.

Verkoj
Gjivoje verkis multajn artikolojn, recenzojn ktp. en nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj kaj revuoj ("Geografia Revuo", "Kajeroj", "Homo kaj Kosmo", "Voĉo", "Sennacieca Revuo", "Monato" k.a.), precipe pri arkeologio de sia hejmurbo Korčula, pri biografioj de jugoslaviaj Esperantistoj, terminaraj demandoj kaj pri bibliografioj kaj bibliotekoj. Pluraj studoj pri propraj fakaj esploroj aperis en nacilingvaj revuoj.

Rečnik esperantsko-srpskohrvatsko (1959)
Bibliografio de beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperanta gazetaro (1964)
Historio de Esperanto-movado en Jugoslavio (1965)
Sekretoj de la marestaĵoj (kun Petar Giunio, 1960)
Rječnik hrvatskosrpsko-esperantski (1966)
Koncizaj biografioj de jugoslaviaj esperantistoj (1968)
Esperantonimoj (1973)
Interesa arkeologio (1973)
Biografioj de pli elstaraj jugoslaviaj fervojistoj esperantistoj (1975)
Panoramo super la Esperanta literaturo (1979)
Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj (1980)
Reeĥoj, jugoslavia poemaro (1961)
La paperoj de d-ro Ante Ramljak (1973)
Gassi Marin vizitas sian hejmon - la mondon (1973)
Honore al ili (memorlibro pri falintaj esperantistoj 1941-1945, Zagreb, 1976)
Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj (1985, post morto)

Informoj el Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Marinko_Ĝivoje
Pliaj aldonoj bonvenas.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.