Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Márta KOVÁCS
Edukado-ensalutnomo:kovacsm
Vivtempo:1958 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Bulgarujo, Ĉeĥujo, Francujo, Hungarujo, Slovakujo, Ukrainujo
Prezento:KOVÁCS Márta (1958) diplomiĝis en 1981 pri la hungara kaj franca filologio kaj Esperanto, ŝi verkis sian diplomlaboraĵon pri la analizo de Kvinlanda Pedagogia-Didaktika Eksperimento. Ŝi instruas en gimnazio.
Ŝi gvidis somerajn E-kursojn en Bulgario, Finnlando, Ukrainio, Slovakio ktp.;
estis kunorganizanto de Internaciaj Metodikaj Seminarioj en la 80-aj jaroj;
instruis metodikon por E-instruontoj.
En 2012 ŝi instruis Esperanton en Mazara del Vallo (Sicilio) al 350 gelernantoj, ĉefe bazlernejanoj, dum kvar monatoj.
Hungaria sekciestro de ILEI inter 1985 kaj 1996,
redaktoro de IPR (1992-94).
Eksperto pri Esperanto de la Landa Publikinstrua Pritaksa kaj Ekzamena Centro (2000-2004).
Mentoro pri la instruado de Esperanto ĉe la Universitato ELTE (2004-2011).
Ekde 2003 ŝi okupiĝas pri lingva pritaksado, respondecas pri E-lingva abituro kaj pri la unulingva Esperanto-ekzameno de ITK-ELTE.
Aktive kunlaboras en la KER-ekzamensistemo de ITK-UEA.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
Monik je 2014-12-20 20:40:45

Gratulojn al vi Marta, En Mazara del Vallo via instruado estis granda sukceso,
Dankon pro viaj atingoj rilate al la Ker-ekzamenoj , nuntempe la internacia lingvo samnivelas kiel naciaj lingvoj !
Amike,
Monika 05

9.
Gisela je 2014-12-18 18:20:12

Kara Marta, mia edzo kaj mi havis la plezuron paroli kun vi en 1995 kiam ni vizitis Katalin en Budapesto. Eĉ tiam ni admiris vian E-konon kaj instrumetodon. Gratulon al tiu merita distingo.

8.
georgo75 je 2014-12-17 11:45:41

Kara Sinjorino, Márta!
Mi elkore gratulas al vi pro via distingo, ĉion bonan dezirante: Georgo Flender

7.
Forigita uzanto je 2014-12-17 10:08:36

Mi elkore gratulas al vi, mia karta instruistino.

6.
leandro_abrahao je 2014-12-16 18:09:59

Estimata s-ino Márta, mi aŭdis, ke via esperantista agado estas elstara. Nun mi vidas kiel plura, grava kaj intensa ĝi estas! Estis plezure legi vivresumon pri vi. Vi estas tre diligenta kaj simpatia persono. Brakumojn el Brazilo =)

5.
Raita je 2014-12-16 03:56:21

Márta, vi vizitis ankaŭ Finnlandon por instrui dum somera kurso. Dankon! Gratulon!
Saliko

4.
ilonaesp je 2014-12-15 20:04:57

Kara Marta, elkorajn gratulojn, multe da energio por la persista laboro.
Ilona

3.
fringilla13 je 2014-12-15 18:11:19

Karega Márta! Mi rapidas tutkore gratuli vin pro la distingo kaj eniro en la Panteonon. Estis grandega ĝojo ekscii tion, vi meritas tion ekde jaroj.
Ĉion bonan deziras Gosia.

2.
Katalin je 2014-12-15 09:38:22

Kara Marta, mi kore dankas vin pro la multaj helpoj, kiujn vi donis por realigi la KER-ekzamenojn, levi ilin je profesia nivelo kaj entute okazigi tiom da sesioj. Mi ŝatus se ni povus ankoraŭ loooooonge kunlabori.

1.
bujdoso je 2014-12-15 08:32:11

Vi multe meritis tiun ĉi distingon. Gratulon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.