Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vladislav Zibenkes
Vivtempo: 1941 -
Devenlando: Rusujo
Agadlando(j): Benino, Rusujo
Prezento: Esperantista klubo “Revo” festis oktobre de 2013 sian kvardekjariĝon, kaj ĉi tiu salutinda fakto donis porokazan pretekston por skizi rememorojn pri eventoj kaj homoj, kiuj rilatis al la renaskiĝo kaj poststagnada ekvigliĝo de la esperantista agado en ĉi tiu okcidentsiberia urbo en la lasta triono de la pasinta jarcento.

Vladislav Zibenkes

Aŭtune de 1972 sur informtabulo de la fremdlingva fakultato de Tjumena universitato aperis anonco pri baldaŭ komenciĝonta kurso de la internacia lingvo Esperanto. La afiŝeto kaŭzis multajn onidirojn kaj diskutojn, ĉar la temo, eĉ en la medio de studentoj-filologoj studantaj eŭropajn lingvojn, ŝajnis tiam esti ekskluziva kaj iusence provoka, unuavice pro la pretendo de iu nekonata planlingvo ambicie titoliĝi internacia. Sed tamen al la informa prelego krom skeptikuloj venis multaj sinceraj interesiĝantoj scivolaj pri la ideo de la helplingvo.
Vespere en iu novembra tago al kelkdekoj da aŭskultantoj en universitata aŭditorio prelegis Vladislav Zibenkes. Evidente li tiel konvinke pledis por Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj, ke senprobleme kolektiĝis unua grupo por lerni ĉi tiun lingvon. La kurson gvidis mem Vladislav, liaj iniciatoj trovis aprobon kaj subtenon de la fakultata estraro, studenta kaj sindikata komitatoj. Lia aktiva interveno kaj insista agitado por nekonata lingvo similis kvazaŭ al freŝa venteto blovanta senbare tra la universitataj koridoroj vastigante la limojn de studentaj interesoj, povoj kaj revoj. Des pli mirindas la fakto, ke lia brava intenco riveliĝis en la jaroj de multaj malpermesoj kaj rigoraj limigoj de ĉiaj civitanaj iniciatoj ne ligitaj al la oficiala partia kodo.

Vladislav naskiĝis en Barnaul en 1941. Li loĝis dudek jarojn en Dagestano, en la naŭdekaj jaroj en Moskvo, unu jaron li pasigis eĉ en la afrika lando Benino. Post la universitata studado de la angla lingvo kaj literaturo li estis diplomita tradukisto. Vladislav lernis Esperanton memstare kaj, lerninte la lingvon, li tuj entuziasmiĝis kaj tre ekaktivis kiel informanto kaj instruanto de Esperanto. Li publikigis sennombran kvanton de anoncoj kaj informartikoloj en ĵurnaloj de diversaj regionoj kaj urboj. Kune kun sia edzino Irida Basko li instruis Esperanton koresponde, mem organizis kaj gvidis ĉeestajn kursojn de Esperanto en diversaj urboj de Sovetunio. Pli ol cent personoj sukcese finis iliajn korespondajn kursojn de Esperanto, kaj pluraj finintoj de tiuj kursoj ĝis nun aktivas en diversaj urboj de Rusio, sed pliaj centoj da korespondlernantoj tra la tuta lando informiĝis pri la lingvo kaj ekkonis Esperanton rezulte de ilia kolosa aktivado. Dank’ al la multjara informa kaj instrua agadoj de Vladislav aperis grupoj kaj kluboj de esperantistoj en Kaspijsk, Salavat, Tjumenj, Kazanj, Maĥaĉkala. Li ne ĉiam estis senpere inter la fondintoj de novaj grupoj kaj kluboj, sed liaj unuaj akcelaj puŝoj kondiĉis kreiĝon de konvenaj cirkonstancoj por plua memstara evoluo de novaj agemaj kolektivoj.

Kiel movada aktivulo Vladislav provis trovi por esperantistoj tiajn agadformojn, kiuj cedis ne nur al romantikemo de la gejunuloj, sed ankaŭ sukcese konceptis aktualajn tendencojn en la junulara medio. En tiuj jaroj somera dumferia laborado de studentoj en konstrutaĉmentoj estis tre populara, kaj en 1970 li kune kun Abduraĥman Junusov organizis en Dagestano SKT la unuan en Sovetunio studentan esperantistan konstrutaĉmenton. Li estis sekretario de Moskva Internacia Esperantista Klubo (MIEK). En 1981 Vladislav kaj lia edzino verkis propran lernolibron de Esperanto, kiun ili uzis por la koresponda kaj engrupa instruadoj. En 1999 la geedzoj transloĝiĝis en Israelon. Ili loĝas nun en la urbeto Kirjat-Haim situanta en la norda parto de la lando kaj membras en la norda grupo de Hajfa esperantista klubo.
Verdire la arda entuziasmo de la kursgvidanto kompensis lian ioman idealisman aŭdacon kaj preskaŭ kompletan mankon de instruhelpiloj kaj materialoj. La tjumenaj kursanoj kopiis en siajn kajerojn gramatikajn regulojn kaj vortojn skribatajn de Vladislav krete sur la tabulon. Oni uzis ankaŭ fotokopiitajn kaj maŝinskribitajn tekstojn, ĉar aliaj pli perfektaj multobligebloj en tiuj jaroj mankis. Nur fine de la kurso estis akirita informlibreto de I.V. Sergejev “Bazoj de Esperanto”, kiun la kursvizitantoj uzis por siaj prepariĝoj al ekzameno. La lecionoj okazis vespere en la ĉefkonstruaĵo de la universitato ĉe la strato Semakov, 10. En la grupo regis amika kaj senĝena etoso, kiu kutime kreiĝas inter samaĝaj homoj unuigataj de soci – kaj persone utila tasko, kaj ĝin vizitis plejparte junaj studentoj soifaj pri interesa tempopasigo kaj kultura interkomunikado.

Eksaj gekursanoj rememoras Vladislavon en tiu instrusezono kiel junan tridekjaran viron, mezstaturan, emocimoderan, sed pasie kaj persiste realigantan sian planon pri la konigado de Esperanto al tjumenaj studentoj. Li estis modesta, afabla kaj sociema persono kaj, kiel evidentiĝis, kapabla enorbitigi homojn en la sferon de siaj lingvaj interesoj. En la interhomaj kontaktoj Vladislav ofte milde ridetis demonstrante malkonfidencajn trajtojn de sia karaktero. Li neniam ekscitiĝis, kaj kutimis komunikiĝi kaj interrilati egalrajte sen aŭtoritata tono.
Printempe de 1973 dum la unuamajaj festaj tagoj Vladislav veturigis sufiĉe grandan studentan grupon al la urbo Omsk, kie okazis tradicia regiona Okcident-Siberia esperantista renkontiĝo (OSER) dediĉita al la deka Tutmonda junulara festivalo en Berlino. Bedaŭrinde, apenaŭ iu el inter tjumenaj komencantoj povis tiam adekvate kaj suverene interkomunikiĝi en Esperanto, sed tre gravis unuaj aŭditaj paroloj, kantoj, versaĵoj kaj ŝercoj en ĉi tiu lingvo, kiu ĝis tiuj tagoj por pluraj en la grupo pli similis nur abstraktan kaj iom ekzotikan studobjekton. Ĉiam atentindas unuaj pozitivaj kaj apogaj kontaktoj por sukcesa enkomunumiĝo de la komencantoj en nova medio. La programo plene preparita kaj ofertita de Omska esperantista klubo kontentigis ĉiujn partoprenantojn per tre amika etoso, lingvaj lecionoj kaj konkursoj, kantaj vesperoj. Dum la rea trajnvojo unuafoje estis de iu aŭdigita ideo pri la fondo de studenta esperantista klubo aŭ rondeto en Tjumenj, sed la ideo povis definitive realiĝi nur aŭtune.

Post la vojaĝo al Omsk Vladislav estis devigita urĝe forveturi el Tjumenj, kaj la kurson ĝis fino gvidis liaj plej bonaj lernantoj, kiujn li konsultigis koresponde. Fine de majo ĉirkaŭ dudek gekursanoj ekzameniĝis. La lingvokonojn testis komisiono, kiun eniris ankaŭ studentaj aktivuloj el lia grupo kaj reprezentantoj de sociaj junularaj universitataj organizaĵoj. La 2-an de junio 1973 al ĉiu kursfininto estis solene enmanigita atestilo konfirmanta sukcesan finon de la baza kurso de Esperanto. Necesas substreki neordinaran fakton, ke la atestiloj estis provizitaj per oficiala ronda stampo de la fakultato de romana-ĝermana filologio.

Jen tiel post longa, pli ol kvardekjara paŭzo kaj stagnado kaŭzita de malĝojaj historiaj eventoj, en Tjumenj finiĝis la unua kurso de Esperanto de la sepdekaj jaroj lanĉita kaj sukcese realigita de Vladislav Zibenkes. Kelkaj liaj lernantoj partoprenis somere en tutlandaj esperantistaj aranĝoj, sed li mem devis forlasi Tjumenon kaj transloĝiĝi al alia urbo.
Oni danku al Vladislav por lia fidela sinteno al Esperanto. B.G. Kolker en sia aŭtobiografio por la Panteono de eminentoj instruistoj de Esperanto eĉ mencias ankaŭ Vladislavon inter la plej aktivaj instruagantoj de nia lando. Li ne estis surnuba revanto sed apartenis al grupo de tiuj nemultaj sed tre fervoraj, senlacaj kaj diligentaj semantoj-instruistoj kaj lingvoperantoj, kiuj en malfacilaj cirkonstancoj praktike antaŭenigis siajn ideojn, postlasis rimarkeblajn spurojn en la junulara movado kaj sukcesis krei en nia lando novan generacion de esperantistoj de la antaŭperestrojkaj jaroj.

Vladimir Opletajev, ekslernanto de V. Zibenkes
(Surgut)
________________________
* Tjumenj, Omsk , Barnaul – grandaj industriaj urboj en la okcidentsiberia parto de Rusia Federacio.

“Rusia Esperanto-Gazeto”, n-ro 1(74) februaro 2013, paĝoj 15–18

Redaktora aldono: V. Zibenkes ekloĝis en Israelo iam ĉirkaŭ la jaro 2000. Li, membro de UEA, loĝas kun sia edzino, s-ino Irida Basko (same e-istino), en urbeto apud Hajfa. Kune kun Irida li regule partoprenis la monatajn kunvenojn en Hajfa, sed dum la lastaj monatoj, pro sankialoj li ne plu partoprenas la movadan vivon. Nia redakcio havas lian poŝtadreson, se iu deziras leteron sendi, ni disponigas ĝin.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Boris je 2014-12-15 03:17:10

Dum multaj jaroj Vladislav Zibenkes estis unu el la plej aktivaj instruistoj de Esperanto en Sovet-Unio. Lia instru-agado okazis en Dagestano, Baŝkirio, Tjumeno kaj Moskvo. Krome li kaj lia edzino Irida Basko amase instruis koresponde (pro kio ili, cetere, havis malagrablaĵojn flanke de la ŝtato). Li estis persono tre afabla, ne tute sana, sed siajn fortojn li fordonis al Esperanto, kiu estis grava parto de lia vivo. Inter liaj lernintoj estas elstaraj rusiaj esperantistoj.
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.