Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Suzanne BOUROT
Vivtempo:1936 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Suzanne Bourot naskiĝis en 1936 en Poitiers kaj restis tie ĝis sia 20-jariĝo. En tiu urbo ŝi frekventis liceon kaj trapasis la abiturientan ekzamenon. Post tio ŝi tuj ekinstruis en diversaj partoj de la regiono. Bouresse estis ŝia tria laborloko, kie ŝi instruis dum 10 jaroj. Dum la lerneja laboro ŝi aplikis la Freinet-metodon, kaj regule partoprenis kongresojn kaj kunvenojn de la sammetodaj kolegoj. En unu el tiuj okazoj  ŝi renkontis Yvonne Martinot kaj ili tuj simpatiis unu kun la alia. Suzanne post 10-jara laboro en Bouresse transloĝiĝis al Troyes, en la departemento Aube, kie loĝis ankaŭ Yvonne. Suzanne ekinstruis tie, sed tio daŭris nur unu jaron, ĉar poste, pro sanproblemoj en la kokso, ŝi laboris el sia hejmo, instruante la francan lingvon per korespondado. Ŝi havis lernantojn el diversaj partoj de la mondo. Suzanne ĝemeligis tiujn eksterfranciajn infanojn kun lernantoj en la departemento Tarn kaj la gelernantoj interkorespondadis. Ili gvidis ĵurnalon kun fotoj, kaj tiel la infanoj konis bone unu la aliajn. La lernantoj ofte vizitis Suzanne, kiam ili revenis al Francio por ferii. 
Suzanne kun Yvonne eklernis Esperanton uzante la libron Junulkurso en 1971, helpe de la geinstruistoj Pierre kaj Henriette Fort. Ekde 1972 ŝi plurfoje iris al Greziljono por staĝoj, por pliperfektiĝi en la lingvo. Post trisemajna staĝo en Greziljono ŝi trapasis la duagradan ekzamenon, en 1973 post dusemajna staĝo la triagradan ekzamenon, kaj en 1976 la kapabligan ekzamenon. Ŝiaj kursgvidantoj tie estis Pierre Babin kaj André Ribot. 
En 1978 Suzanne kaj Yvonne vizitis ankaŭ la Kulturan Esperanto-Centron (KCE) en La Chaux-de-Fonds (Svislando) kaj staĝumis tie, renkontis Claude Gacond kaj havis okazon interkonatiĝi kun multaj eksterlandanoj. Tiuj restis belaj memoraĵoj. En 1982 tie Suzanne renkontis Georges Lagrange, kiu instruis pri tradukado. Suzanne sekvis lian kurson. 
Same en 1978 Suzanne partoprenis trisemajnan staĝon, somerajn universitatajn kursojn en Liège, kiujn gvidis Margret Landmark, Giorgio Silfer kaj Claude Piron. 
Unuaj kursoj en Bouresse
En 1984 Suzanne, gesinjoroj Gilles kaj Roger Bernard, Georges Lagrange, André Albault volis trapasi la ekzamenŝtupon Altaj Studoj, kaj volis trankvile prepariĝi por ĝi, do, ili sub la gvido de Jeannine Vincent kunvenis en Bouresse (ne en Greziljono, ĉar tie estis multaj distraĵoj), en la domo de Suzanne kie ili sukcesis arde labori. Suzanne trapasis tiun ekzamenon en 1987. 
La estonta Kvinpetalo montriĝis bona studejo jam tiam. 
Tiutempe Suzanne loĝis en Troyes, ŝi pli kaj pli okupiĝis pri la Esperanto-movado en la departemento Aube, kaj ankaŭ pri la regiono Champagne. Ŝi estis la prezidanto. 
Memore al Yvonne Martinot (kiu forpasis en 1985) oni fondis Societon Yvonne Martinot (SYM).
La oficiala inaŭguro de SYM okazis en 1985. Partoprenis ĝin inter aliaj Gaston Waringhien, Lorjak, Roger Bernard, Georges Lagrange, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli.  La oficiala sidejo de  SYM estis en Bouresse, kie la asocio unu post la aliaj aĉetis la domojn, kiuj ĉirkaŭis la du domojn de Suzanne: la domon, kie nun troveblas la klasĉambroj, poste la domon kun la teatra salono, sekvis tion la aĉeto de la domo Eglanterio. La lastan domon, nun nomatan Jeannine Vincent, la asocio aĉetis en la jaro 2001. 
Suzanne reiris loĝi en Bouresse en 1987. 
Georges Lagrange ekloĝis en Bouresse en 1988. Ili kune prizorgis la centron. Georges riparadis la domojn, konstruis, aldonis, modifis aferojn, sed laboris pri tio nur ekster la staĝperiodoj, ja dume Suzanne kaj Georges ekorganizis pli kaj pli da staĝoj kaj venis pli kaj pli da staĝantoj, kelkfoje oni estis tridekope en la centro. 
Jare ili okazigis entute 10-12 unusemajnajn staĝojn: en februaro, printempe, somere kaj en decembro. Suzanne kaj instruis kaj prizorgis la kursanojn, inklude la manĝigon.
SYM havis ĉ. 200 membrojn. La partoprenantoj de staĝoj fariĝis ankaŭ membroj de la asocio. Venis kursanoj el multaj partoj de la mondo, ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio, Nov-Zelando, Kanado, Usono kaj eĉ el Aŭstralio.
La kursojn gvidis pluraj konataj personoj kiel: Marjorie Boulton, Claude Gacond, Ed Borsboom, Katalin Kovats, Anna Löwenstein...
Georges Lagrange forpasis en 2004. Suzanne sen li, kun kelkaj helpoj daŭrigis la laboron en malpli granda skalo, sed post kelkaj jaroj ŝi opiniis, ke venis tempo transdoni la torĉon. 
Ekde 2008 ŝi ne plu okupiĝas pri staĝoj kaj laboro en Kvinpetalo, sed daŭre loĝas meze de centro, en sia malnova domo. 
Suzanne dum la staĝoj en Kvinpetalo instruis Esperanton al plurcent personoj, francoj kaj ne-francoj, kiuj certe dankemas al ŝi.
Fonto: Intervjuo kun Suzanne, farita de Katalin Kovats por la Panteono, en Kvinpetalo, en oktobro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
chlavarenne je 2016-12-19 16:52:38

Multajn gratulojn, kaj ankaŭ kaj ĉefe dankojn !
Christian Lavarenne

2.
ClaudeNourmont je 2016-12-19 16:17:57

Multajn gratulojn!
Claude

1.
Monika je 2016-12-18 10:39:51

Kara Suzanne, estas bone vidi vin ĉi tie! Mi gardas tre belajn memorojn pri mia ĉeesto en Kvinpetalo! Elkorajn gratulojn al vi!
Amike, Monika

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.